Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 juillet 2019 2 16 /07 /juillet /2019 20:00
Katie Schoolov | CNBC

16/07/2019

Pasintan lundon, internacia movado de kontestado okazis dum la superpromociaj tagoj «Prime Day». Laboristoj strikis en Eŭropo kaj Usono, postulante plibonigon de la laborkondiĉoj en la entrepreno.   

Lundon 15an de julio, okaze de la unua el ambaŭ tagoj de superpromocioj de Amazon, rezervitaj al ĝiaj abonantoj «Prime», multaj usonaj retpaĝoj – kiel tiu de PCmag – listigis kun la titolo «La plej bonaj aferoj de la Prime Day de Amazon», optimumigita por figuri en la esplormotoroj, sian propran selektadon de la plej imponaj prezreduktoj, proponitaj de la retkomerca giganto.

Unuflanke, tre allogaj ofertoj por la konsumantoj: 55% da prezredukto por kontraŭbrua kapaŭskultilo alt-teknologia, -60% koncerne la preferatan nutraĵon de via hundo aŭ kato, ne forgesante ĉiutagajn objektojn, kiel ludilojn aŭ aliajn ŝatatajn markojn kutime malofte saldatajn …  

 

Du inferaj monatoj 

Aliflanke, amasego da mendoj timigis la salajrulojn. Ili prepariĝis al «du inferaj monatoj», kaj pliampleksan «streson» en la stokejoj, ne estante dankitaj de iliaj dungintoj per pli ol «Granolkuko», raportas NBC News, diskonigante skribojn de privata fejsbuka grupo. Pro tio, tiu dato estis elektita por internacia mobilizado: strikoj okazis en tuta Germanio kaj en Minesoto por protesti kontraŭ la laborkondiĉoj, kaj la salajraj praktikoj en la entreprenoj de la miliardulo Jeff Bezos.

En Usono, temis pri la «unua grava striko de laboristoj dum la jara operaco Prime Day», substrekas CNBC. «Amazon kapablas fari multe pli por siaj dungitoj, kaj ni ŝatus, ke la laboro estu malpli lacega, fizike kaj mense», deklaris dungito ĉe la usona televidkanalo.

La striko de la laboristoj de Shakopee, en Minesoto, kiu daŭris ses horojn, «sendube efikos malmulte al la aktivecoj de Amazon», ĉar la entrepreno «posedas pli ol 100 stokejojn en Usono», prognozas Vox. Sed laŭ la retinformilo, «tio estas plia ekzemplo de la kreskanta volo de la administrantaro kaj de la malaltgradaj salajruloj denunci sian dunginton». Tio estas ankaŭ signo, ke «la pasintjara promeso de Amazon pagi minimuman salajron je 15 dolaroj ne sufiĉas por kontentigi iliajn dungitojn».                       

Laŭ la instituto Coresight Research, la vendoj de la «Prime Day» en la tuta mondo atingos ĉi-jare ĝis 5,8 miliardoj de dolaroj. 

https://www.courrierinternational.com/article/prime-day-greve-de-salaries-damazon-contre-le-stress-quotidien-et-lenfer-des-promos 

https://www.youtube.com/watch?time_continue=2&v=FhFDWVlo_sw

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }