Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 juillet 2019 1 22 /07 /juillet /2019 16:54

22/07/2019

Kelkaj diroj ne estas akceptindaj. Tiuj de la guberniestro de Porto-Riko, Ricardo Rossello, en la apo Telegram, estas de tio okulfrapa ekzemplo.    

Esplor-ĵurnalistoj malkaŝis preskaŭ 900 paĝojn da skribaj mesaĝoj, en kiuj la reprezentantoj de la plej alta aŭtoritato de la Ŝtato asociita kun Usono, esprimas seksismajn, mizoginajn kaj homofobiajn dirojn kun membroj de sia kabineto.

Tiuj «Rickyleaks» estigis gigantan koleron sur la insulo. De post sabato 13a de julio, miloj da manifestaciantoj, kondukitaj de artistoj kiel la kantisto Ricky Martin, celita de tiuj mesaĝoj, surstratiĝas postulante la demision de Ricardo Rossello.

En la dokumento malkaŝita de la Centro de esplor-ĵurnalismo, la guberniestro senvuale eĉ mokas la kadavrojn, viktimojn de la uragano Maria, kiu detruadis la insulon en 2017, okazigante 3 000 mortintojn.

La protestantoj esprimis ankaŭ sian koleron post la akuzoj kontraŭ famuloj en la ĉirkaŭularo de la guberniestro pro koruptado.

Pasintan ĵaŭdon, la usona prezidento Donald Trump, kies rilatoj estas tre streĉitecaj kun Ricardo Rossello esprimiĝis pri la afero.

«Multaj malbonaĵoj okazas nun en Porto-Riko. La guberniestro estas sieĝata, la urbestro de San-Juano estas nekompetenta kaj malestiminda persono, kiun mi tute ne fidos. La Kongreso de Usono stulte monhelpis ĝis 92 miliardoj da dolaroj post la uragano, kaj multaj estis disĵetitaj aŭ malŝparitaj», li mesaĝis en Tvitero. 

«Ricky» esperas «interpaciĝon» 

Kvankam pluraj membroj de lia kabineto jam demisiis, Ricardo Rosselló, elektita kiel guberniestro la saman tagon kiel la triumfo de Donald Trump, la 8an de novembro 2016, rifuzis ĝis nun fari la samon.

«La manifestacioj, kiuj okazis ne restis nerimarkindaj», deklaris ĵaŭdon la guberniestro en komunikaĵo.    

«Mi konscias pri la defio, kiu prezentiĝas al mi pro la antaŭnelongaj polemikoj», li aldonis, «sed mi profunde kredas, ke restarigi la fidon eblas, kaj ke ni povos, post tiu peniga kaj doloriga procezo, atingi interpaciĝon».       

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }