Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 juillet 2019 7 07 /07 /juillet /2019 07:33

06/07/2019

Bildo: Migrantoj ekstere de la detencentro de Taĝura, en la ĉirkaŭurbo de Tripolo, la 3an de julio 2019.

La kun-direktoro de la operacoj de Kuracistoj Sen Landlimoj (KSL) indignas, kaj denuncas la traktadon suferitan de la migrantoj en Libio.

Laŭ humanitara raporto de Unuiĝintaj Nacioj, publikigita ĵaŭdon 4an de julio, libiaj gardistoj ekpafis al migrantoj apud la libia ĉefurbo, Tripolo, dum ili provis fuĝi la detenkampon celitan de bombardo, kiu okazigis 53 mortintojn kaj 130 vunditojn. La informoj, firme dementitaj de la ministrejo pri Internaj aferoj de la lando, liveras novajn pruvojn, kiuj demonstras la terurajn detenkondiĉojn de la migrantoj en Libio.

La traktado, kiun ili suferas estas «abomeninda pro multegaj kialoj, kiel sklavkomerco, trudakiro, torturo, senigo de nutraĵoj kaj libereco», indignis Pierre Mendiharat, kun-direktoro de la operacoj de KSL, vendredon 5an de julio.

 

Intervjuo de Pierre Mendiharat fare de la franca ĵurnalo "France info":

  

Ĉu tiu bilanco surprizis vin?

De pluraj monatoj, ni alarmas koncerne la malliberejon por migrantoj de Taĝura, ĉar ĝi troviĝas meze de milita komplekso. Ĝi do povas esti bombardita. Kio okazis estas plia ekzemplo de la tuta manko de intereso de la libiaj aŭtoritatoj, koncerne la fremdulojn sur sia teritorio. 

 

Ĉu tio signifas, ke la migrantoj estis, por tiel diri, akcidentaj viktimoj, kaj ke tiu detenkampo ne estis rekte celita? 

Ni ne povas diri, ke ili estas akcidentaj viktimoj. De jaroj, la maniero el kio la ekzilitoj, la vojaĝantoj, la fremduloj estas traktitaj en Libio estas ege dokumentitaj. La situacio estas absolute terura, pro multegaj kialoj kiel sklavkomerco, trudakiro, torturo, senigo de nutraĵoj kaj libereco. Ĉar fakte, tiuj homoj vivas en malliberejo, tamen kulpas pri nenio. Ili estas enfermitaj, kelkfoje dum jaroj, kaj neniam aperas antaŭ juĝisto. Tio estas arbitra detenado. Do, tiu nova bombardo ne ŝanĝas la ĝeneralan situacion. La ĝenerala situacio konsistas en migrantoj, kiuj mortas dekope ĉiumonate en Libio. Tio daŭras de du aŭ tri jaroj, kaj estas vastege dokumentita.      

 

Ĉu la estroj de Eŭropa Unio konscias pri tio?

Ili ne povas diri, ke ili ne konscias pri la afero, ĉar mi ripetas, la situacio estas vastege dokumentita kaj diskonigita. Ĉu vi memoras tiun videon filmitan de ĵurnalisto de CNN, kiu montris, kiel la homoj estas aĉetitaj kaj venditaj en Libio? Ĉar en Libio, homoj estas aĉeteblaj kaj vendeblaj. Nenio ŝanĝiĝis hodiaŭ, kaj tute male, la sistemo daŭras, ĉar finfine, la libiaj aŭtoritatoj havas intereson, ke tio daŭru. Ili estas subtenitaj, kaj pagitaj de Eŭropa Unio por laŭdirite, kontroladi tiun migradon. Se la situacio ŝanĝiĝus, ili ne plu estus pagitaj.  

12/12/2017

Migrantoj en Libio: Internacia Amnestio akuzas la eŭropajn registarojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/12/migrantoj-en-libio-internacia-amnestio-akuzas-la-europajn-registarojn.html

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }