Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 juillet 2019 3 17 /07 /juillet /2019 21:32
© Guilhem Delteil / RFI

17/07/2019

Jen aparta historio de palestina komunumo apud Jerusalemo. La areo, en kiu ili loĝas, apartenas oficiale al la Palestinaj Teritorioj. Sed la israela armeo postulis de tri familioj, ke ili malkonstruu dek konstruaĵojn antaŭ venonta ĵaŭdo. Tiuj konstruaĵoj tamen estas tute laŭleĝaj, sed Israelo argumentas pri sekureco. La Palestinanoj esperas nun akiri internacian subtenon, por malhelpi tiujn detruadojn:  pasintan mardon, diplomata delegacio vizitis la lokon.

Izolita loko, vojoj en malbona stato, la areo estas malfacile atingebla. Sed fronte al la malfacilaĵoj spertitaj de la Palestinanoj por konstrui en Jerusalemo, tiu loko situanta sud-oriente de la urbo – sub teoria kontrolo de la Palestina Aŭtoritato – fariĝis ŝatata.

Ismaïl Obeidi vivis kun sia familio en alia kvartalo. Kiam lia loĝejo estis minacita je detruado, li decidis instaliĝi en Sur Baher, post la akiro de permesilo por konstruado de nova domo, fare de la Palestina Aŭtoritato. Sed la israela armeo konsideras ĝin tro proksima de la apartiga barilo. Li do estas denove minacita je elpelado. «La leĝo ne protektas miajn rajtojn», li eksplikis al la diplomatoj.

Mardon, pluraj reprezentantoj de diplomataj misioj en Jerusalemo kaj Ramalaho, venis surloken por kompreni tiun komplikan realon. Nun Adnan Gheith, la palestina guberniestro de Jerusalemo, atendas de ili, ke ili faru premon sur la israelaj aŭtoritatoj.

«Ili devas akiri ĉesigon de la israelaj krimoj, ĉar rezolucioj de Unuiĝintaj Nacioj apogas nin. Do la tuta internacia komunumo devas preni sur sin la ĉesigon de tiu humanitara krizo, kaj de tiuj krimoj kontraŭ la palestina popolo en Orienta Jerusalemo».     

En komunikaĵo, Eŭropa Unio kaj ties Membro-ŝtatoj petas de Israelo, «ke ĝi rekonsideru la efektivigon de la antaŭviditaj malkonstruoj kaj elpeladoj».

22/01/2019

Orienta Jerusalemo: palestina familio minacita je baldaŭa elpelado

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/01/orienta-jerusalemo-palestina-familio-minacita-je-baldaua-elpelado.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }