Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 juillet 2019 7 21 /07 /juillet /2019 21:22

21/07/2019

Nova ŝipo nomata «Ocean-Viking», patrolos en Mediteraneo por helpi la migrantojn, anoncis la NRO, dimanĉon 21an de julio.

Sep monatojn post la senmovigo de la ŝipo Aquarius, nova ŝipo patrolos en Mediteraneo. La organizaĵo SOS Méditerranée (SOS Mediteraneo), asociita kun "Kuracistoj sen Landlimoj" (KSL), anoncis dimanĉon 21an de julio la lanĉadon de tiu nova kampanjo de savado marvaste de la libiaj marbordoj, dum pli ol 2 260 migrantoj mortis en Mediteraneo en 2018.       

Norvegia ŝipo, la Ocean-Viking, «vojiras al Mediteraneo por konduki novan kampanjon de serĉado kaj sukurado en centra Mediteraneo», kie almenaŭ 426 personoj mortis de post la jarkomenciĝo, indikis la NRO en komunikaĵo. «La ŝipo patrolos en centra Mediteraneo, de kie devenas la plej granda nombro de help-alvokoj, sed ĝi neniam eniros en la teritoriajn libiajn akvojn», precizigis Frédéric Penard, direktoro de la operacoj de SOS Méditerranée.

De post kiam «la kunordigado de la marsukuroj estis konfidita de Eŭropa Unio al la libiaj aŭtoritatoj, kiuj ne ĉiuj posedas rimedojn por fari tion, tiu kunordigado estas ĥaosa, la help-alvokoj ne estas transmetitaj. La defio por ni estas havi veran kapablecon de serĉado», li eksplikis precizigante, ke la organizaĵoj serĉis novan ŝipon «dum sep monatoj». 

Laŭ Sam Turner, misio-ĉefo por la operacoj de KSL en maro kaj en Libio, la eŭropaj respondeculoj «intence ignoras la humanitaran krizon, pluigitan de tiuj politikoj en Libio kaj en maro».

     

30 000 ŝippereuloj sukuritaj de la «Aquarius» en daŭro de tri jaroj 

Post tri jaroj da kampanjo, la Aquarius, antaŭa ŝipo de SOS Méditerranée, kiu sukuris 30 000 migrantajn ŝippereulojn, estis devigita ĉesigi siajn aktivecojn en decembro 2018, senigita je sia flago de Ĝibraltaro kaj poste de Panamo.

Luprenita partnerece kun KSL, la Ocean-Viking, 69 metrojn longa kaj 15 metrojn larĝa, estis konstruita en 1986 kiel helpŝipo al petrol-platformoj en Norda maro.

Ĝi navigas sub norvegia flago, kaj disponas pri naŭmembra ŝipanaro, plus skipo de serĉado kaj sukuro, kaj medicina kaj helpa personaro, t.e sume pli ol tridek surŝipaj personoj.

29/09/2018

« Aquarius ». SOS Méditerranée alvokas al civita mobilizado la 6-an de oktobro

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/09/aquarius.sos-mediterranee-alvokas-al-civita-mobilizado-la-6-an-de-oktobro.html

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }