
06/07/2019
Liberkomerco aŭ ekologio! - Serge HALIMI
La ekologiistoj, gajnante 10 elcentojn de la seĝoj en la elekto de la eŭropa parlamento, vekis malnovan debaton pri la politika pozicio de sia movado. Ĉu ĝi estas pli maldekstra, kiel asertas la plej multaj aliancoj en kiujn ĝi ĝis nun eniris, aŭ eble pli liberala, kion indikas samtempe la proksimiĝo de s-ro Emmanuel Macron al pluraj malnovaj ekologiistaj gvidantoj (s-roj Daniel Cohn-Bendit, Pascal Canfin, Pascal Durand) kaj certaj koalicioj kiuj, en Germanujo, jam inkludas la dekstrulojn kaj la (...)
https://eo.mondediplo.com/article2746.html
Antisemitismo, la fatala armilo - Daniel FINN
"Malkompetenta", "Rusa spiono", "danĝera ekstremisto", "iluministo"... La ĉefo de la Brita Laborpartio Jeremy Corbyn laŭvice jam estis tio, laŭ siaj kontraŭuloj. Kvankam same senbaza kiel la aliaj, akuzo ŝajnas sukcesi trudi sin en la plej influaj amaskomunikiloj : tiu de antisemitismo. Metodo, kiu celas tuj malindigi ĉiun ajn oponanton. La debato pri antisemitismo, kiu infektis la Britan politikan mondon nun transiras la limojn de Unuiĝinta Reĝlando. La malferma paragrafo de freŝdata artikolo de (...)
https://eo.mondediplo.com/article2742.html
La migruloj en la naso de Agadez - Rémi CARAYOL
Situanta ĉe la pordoj de Saharo, Agadez fariĝis kontrol-centro de migrado al Nord-Afriko kaj Mediteraneo. Sub la premo de Eŭropa Unio, kiu tie instalis armeon, Niĝerlando malpermesis helpon al migrado, ĵetante la lokan ekonomion en ĥaoson. MILDA duondormo ĉirkaŭas la bus-stacidomon de Agadez, tiun merkredon matene. Alproksimiĝas la varma sezono. De aŭroro, polvo-vualo falis sur la urbon. Sed la vetero sola ne respondecas pri la tre malmulteco de vojaĝantoj. « Delonge ne plu estas vojaĝantoj » (...)
https://eo.mondediplo.com/article2743.html
La iluzio daŭras - Mathias REYMOND
Ni lasu, lasu eniri la merkaton ! Ekde la 1980-aj jaroj la rekantaĵo ne ĉesis stampi la publikajn politikojn, ĉe kiaj ajn registaroj. De la komunumoj ĝis la ŝtato, la mastrumado de multaj publikaj havaĵoj kaj servoj estis konfidita al la privata sektoro kaj tiel ebligis la estiĝon de rentoj kaj de financaj potencoj. Tiuj postulas ĉiam pli kaj embuskas por la plej eta bona afero, kia estas la pariza flughaveno aŭ la franca vetkompanio la Française des jeux. Ili povas kalkuli kun la Eŭropa Komisiono (...)
https://eo.mondediplo.com/article2744.html
Pekino okulumas al la tajvanaj civitanoj - Alice HÉRAIT
Unu jaron antaŭ la prezidant-elekto en Tajvano, la opozicio al s-ino Tsai Ing-wen, sendependisto, klopodas rehavi potencon : la mastro de Foxconn, kiu fabrikas Apple-produktojn ĉefe en Ĉinujo, anoncis sian kandidatiĝon por la antaŭelekto sine de la partio Kuomintango, notinde favora al Ĉinujo. Pekino malmoligis sian politikon al Tajpeo, sed s-ro Xi Jinping faris aranĝojn por allogi la Tajvananojn. Solena atmosfero regas por la fina konferenco de la dektria popola nacia Asembleo, tiun 20-an de (...)
https://eo.mondediplo.com/article2737.html