
02/07/2019
En Israelo, juna juda Etiopiano estis pafmortigita de policisto sen videbla kialo. Tiu incidento estigis koleron de la membroj de tiu komunumo. La etiopidevenaj judoj, kiuj estas 135 000 en Israelo, plendas de longe, ke ili estas viktimoj de diskriminacioj kaj rasismo.
«Israelo, polica Ŝtato», skandis la manifestaciantoj. Miloj da judaj Etiopianoj surstratiĝis en pluraj israelaj urboj por esprimi sian koleron. Tiu movado ŝajne ampleksiĝas. Ili protestas kontraŭ la perforto de la israela polico kontraŭ la membroj de ilia komunumo.
La origino de tiu nova streĉiteco estas la morto de juna juda Etiopiano en Kirjat Ĉahim, kvartalo en la ĉirkaŭurbo de Ĥajfo, norde de la lando. Salomon Tikka, 19-jara, estis pafmortigita de nedeĵoranta policisto, kiu provis intermeti sin en batiĝo inter junuloj.
La policisto asertas, ke li estis atakita per ŝtonoj, kaj uzadis sian armilon por liberiĝi. Tiu versio estas kontestata fare de atestantoj. Tiu estas bedaŭrinda afero laŭ la polico, kiu malfermis enketon, kaj hejmarestis la agenton.
Laŭ la membroj de la etiopia komunumo, temas pri nova polica misfaro kontraŭ ili. En 2015, la draŝado de soldato etiopidevena, fare de du policistoj, kaj filmita de kontrolkameraoj, provokis verajn ribelojn en pluraj urboj de Israelo.




