07/07/2019
Bildo: "SAVADO NE ESTAS KRIMO" - La 6an de julio 2019 en Berlino, germanaj manifestaciantoj postulis akceptadon de la migrantoj, savitaj en Mediteraneo.
Sabaton, pli ol 30 000 personoj manifestaciis en cento da urboj de Germanio, solidarece kun la ŝipestrino de la "Sea-Watch", kaj postulis akceptadon de la migrantoj savitaj de la NROj en Mediteraneo, laŭ la organizantoj. En Berlino, la homamaso enkalkulis ĉirkaŭ 8 000 personojn, dum en Hamburgo, 4 000 personoj partoprenis la manifestacion, laŭ la kolektivo Seebrücke. Sume, sid-manifestacioj, paŝadoj kaj kolektiĝoj okazis en cento da urbo en tuta Germanio.
«Marsavado ne havas landlimojn, same kiel nia solidareco», asertis la ŝipestrino de la "Sea-Watch", Carola Rackete, en mesaĝo adresita al la manifestaciantoj de Berlino. «La senrespondeco de la Eŭropaj Ŝtatoj devigis min, agadi kiel mi agadis», aldonis la juna germanino, kiu plu troviĝas en Italio.
Stirante la "Sea-Watch", ŝipo de la nomdonanta germana NRO, Carola Rackete estis arestita pasintsemajne, post trud-albordiĝo sur la itala insulo Lampedusa por elŝipigi 40 migrantojn sukuritajn en maro, kaj blokitajn dum pli ol du semajnoj. Mardon, itala juĝistino malvalidigis ŝian arestadon, pro la motivo, ke ŝi agadis por savi vivojn. Du apartaj enketoj, pri rezistado al oficiro, kaj helpo al kaŝmigrado, tamen plu pezas sur ŝi.
La sorto de la junulino estigis grandan elanon de solidareco en Germanio, dum la voĉoj en la civita socio multobliĝas por postuli la akceptadon de la migrantoj savitaj en Mediteraneo. Ili interalie postulis, ke Berlino okupiĝu pri la migrantoj, kiuj troviĝas nun sur du ŝipoj marvaste de Lampedusa, la Alan Kurdi kaj la Alex.
Svingante savveŝtojn, la manifestaciantoj en Berlino denuncis la kriminaligon de la marsavado, kaj aparte kritikis la italan ministron pri Internaj aferoj (ekstremdekstro) Matteo Salvini.



