Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 juillet 2019 5 19 /07 /juillet /2019 19:30
Carlo Allegri - Reuters

19/07/2019

Bildo: «Honto al vi generalo Kelly!» legeblas sur la afiŝtabulo de tiu manifestaciantino antaŭ la detencentro en Homestead, la 28an de junio 2019. 

En Usono, miloj da ne-akompanataj migrantaj infanoj estas detenitaj en kontraŭleĝaj kondiĉoj. Internacia Amnestio publikigis raporton, kiu postulas fermadon de la kampadejo de Homestead, en Florido: adoleskantoj estas amasigitaj en vivkondiĉoj, kiuj malobservadas la internaciajn traktatojn.

Le Homestead Temporary Shelter for Unaccompanied Children (portempa rifuĝejo por ne-akompanataj infanoj) estas la plej vasta detencentro por migrantaj infanoj - de 13 ĝis 17 jaroj – en Usono: ĝi enhavas 3 200 litojn. Ĝi ankaŭ estas la sola detencentro, kies administrado estas konfidita al subtraktanto.

Comprehensive Health Services, la komisiita entrepreno, estas provizanto de medicinaj servoj, kiuj antaŭnelonge profitis pri multaj kontraktoj kun la federala registaro. Tiu kompanio apartenas al Caliburn International:  Nu, en la estraro de tiu entrepreno troviĝas la generalo John Kelly, antaŭa Ŝtatsekretario pri interna sekureco, kaj ĝenerala sekretario ĉe la Blanka Domo. 

 

Infanoj traktataj kiel malliberuloj 

La kampadejo de Homestead estas denuncita, ne nur de Internacia Amnestio, sed ankaŭ de pluraj usonaj politikuloj, ĉar ĉi tie la infanoj estas traktataj kiel malliberuloj, kaj en medio ne aranĝita por longdaŭra restado.

Konsiderata kiel portempa kampadejo kaj por urĝa akcepto, Homestead ne estas submetita al la samaj normoj, eĉ ne al la samaj kontroloj, al kiuj estas submetitaj la aliaj rifuĝejoj por migrantaj infanoj. Tamen, pli ol 2 000 infanoj estas detenitaj ĉi tie, kaj tio en averaĝa daŭro de 52 tagoj.

En sia raporto, Internacia Amnestio postulas do fermadon de la kampadejo de Homestead kiel eble plej rapide, kaj «ke la infanoj estu tuj translokitaj al agnoskitaj rifuĝejoj malpli vastaj, kaj konfiditaj al  adekvataj zorgantoj» 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }