Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 juillet 2019 1 08 /07 /juillet /2019 21:22
Foto: KEYSTONE/AP/AARON FAVILA

08/07/2019

Ses mil ses cent: tio estas la oficiala nombro de viktimoj kaŭzitaj de la «milito kontraŭ la narkotaĵoj» en Filipinoj, en daŭro de tri jaroj. Fakte, laŭ la NeRegistaraj Organizaĵoj kaj la defendantoj de Homaj rajtoj, tiu nombro estas sendube multe pli alta.  

La prezidento Rodrigo Duterte, kiu lanĉis tiun represian kampanjon en 2016, ne intencas haltigi ĝin. Li antaŭnelonge promesis, ke «la tri venontaj jaroj de lia mandato estos la plej danĝeraj por la uzantoj kaj ŝakristoj de narkotaĵoj».    

En raporto, publikigita ĉi-lundon 8an de julio, la NRO Internacia Amnestio denuncas la manieron, el kiu estas kondukita tiu «milito», kaj priskribas strategion bone poluritan.

Tiu strategio konsistas unue en atako kontraŭ la plej malriĉaj Filipinanoj, eksplikas Rachel Chhoa-Howard, kiu kun-redaktis la raporton de Amnestio: «Tiuj ĉi personoj estas aparte celitaj, tutsimple ĉar ili ne povas sin defendi, kaj estas facilaj celoj. La polico publikigas regule statistikojn pri la nombro de homoj, mortigitaj dum operacoj. Ili tiamaniere volas demonstri, ke tiu laŭdirite "milito kontraŭ la narkotaĵoj" estas sukceso».

Aparte celitaj de la policistoj, tiuj Filipinanoj havas paradokse, laŭ la polico, la rimedojn posedi armilojn. Post ĉiu ekzekuto, stariĝas la sama ekspliko:  plenumante arestadon, la policistoj estis devigataj pafadi, ĉar la persono estis armita. Konklude, ili ĉiam pledas legitiman defendon.

Tiu versio estas kontestata de Amnestio. «Niaj esploroj montris, ke la polica versio ne estas kredinda, substrekas Rachel Chhoa-Howard. Ĝi aliparte estas ĉiufoje kontestata de la familioj, kiuj priskribas la saman scenaron: dumnokte, la policistoj rompis la pordojn de la domo, pafmortigis personojn ĵus vekiĝintajn, dum aliaj petegis ne pafi al ili».

La policistoj teruras ne nur la loĝantojn, sed ankaŭ la surlokajn aŭtoritatojn ordonpetitajn, ke ili liveru la nomojn de potencialaj konsumantoj aŭ drogŝakristoj.

         

Morto-skadroj

Amnestio ankaŭ memorigas en sia raporto, la ekzistadon de morto-skadroj, kiuj ŝajne ekzekutis ĝis 23 000 personoj. Kiuj estas vere tiuj armitaj viroj? «Nia raporto kaj esploroj efektivigitaj en 2017 jam demonstris la ekzistadon de ligiloj inter la polico kaj la armitaj skadroj. Niaj kunparolantoj ofte eksplikis al ni, ke ili konsistas el policistoj civil-vestitaj, kaj ke tio estas maniero kvitigi la policon pri ĉia respondeco en tiuj murdoj. Ni opinias, ke tiuj armitaj viroj plu murdas hodiaŭ, kvankam la registaro ne ankoraŭ oficiale agnoskas la ekzistadon de tiuj skadroj. Ni ankaŭ montris per niaj esploroj, ke la polico pagas tiujn murdistojn kaj instrukcias ilin. Ĉio ĉi do sendube daŭras, kaj altigas la nivelon de nepuniteco en la lando, kie iu ajn policisto aŭ iu ajn individuo povas mortigi, sen ke tio havu konsekvencojn», konfidis Rachel Chhoa-Howard.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }