Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 juillet 2019 3 31 /07 /juillet /2019 21:11

31/07/2019

De ses semajnoj, 130 malliberuloj malsatstrikas en la malliberejo al-Aqrab, situanta sude de la egipta ĉefurbo.

«130 malliberuloj komencis malsatstrikon ant pli ol ses semajnoj» en la malliberejo al-Aqrab, sude de Kairo, deklaris Internacia Amnestio en komunikaĵo publikigita la 30an de julio 2019. la NeRegistara Organizaĵo pri Homaj rajtoj mencias, kiel motivon de la movado, «la senigadon de vizitoj de iliaj parencoj», kaj la «kruelajn kaj nehumanajn kondiĉojn de enkarcerigo».

Responde al tiu malsatstriko komencita la 17an de junio, la aŭtoritatoj rebatis «frapante la enkarcerigitojn, suferigante ilin je elektraj malŝargoj per elektroŝokaj armiloj, kaj submetante kelkajn el ili al disciplinaj punoj», precizigis Amnestio.

 

«Rompiĝa punkto» 

«Almenaŭ 10 malsatstrikantoj estis okulkovritaj, kaj translokitaj al specialaj ĉeloj, kie ili restadas enfermitaj la tutan tagon», aldonas la NRO, kiu ricevis la informon en mesaĝo publikigita de la malliberuloj. Rifuzante la vizitojn de iliaj familioj, la egiptaj aŭtoritatoj «malobservas el evidenta maniero la egiptan kaj internacian juron, kaj kulpas pri senkompata krueleco», daŭrigas Amnestio. Ili instigas dekojn da malliberuloj en al-Aqrab al «rompiĝa punkto», ĝi alarmas.  

La 10an de julio, Amnestio jam denuncis «la kreskantan tendencon» de la reĝimo «lasi en malliberejo personojn arbitre detenitajn, anstataŭ konformiĝi je la decidoj de la tribunaloj liberigi ilin», precizigis la komunikaĵo.

De post la alveno ĉe la potenco de la prezidento Fattah al-Sissi en 2014, la NROj regule denuncas la malobservadojn de la homaj rajtoj, kaj la represio kontraŭ la opoziciuloj en Egiptio. Dum lia mandato, la egiptaj aŭtoritatoj malliberigis milojn da islamanoj, membroj de la liberala opozicio, aktivuloj, blogistoj, aktoroj, kantistoj, ĵurnalistoj.

Human Rights Watch malkaŝis, la 24an de julio, la intensigon de la atakoj  de la egipta reĝimo kontraŭ la personoj, kiuj laboras favore al la «protektado de la civitanoj»

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }