15/07/2019
Ĉi-sabaton 13an de julio en Barcelono, la NeRegistara Organizaĵo de sukuro al la migrantoj Open Arms, organizis manifestacion por denunci la minacojn de la hispana registaro, kiu malpermesas al ĝi daŭrigi siajn aktivecojn.
«Savi vivojn ne estas delikto», kriis la manifestaciantoj, kiuj kolektiĝis sur la stratoj de Barcelono. La registaro de Pedro Sánchez minacas la katalanan NRO-n je monpuno de preskaŭ miliono da eŭroj, se ĝi daŭrigas siajn operacojn de sukuro, marvaste de Libio.
Laŭ Gerard Canals, ĉefo de la operacoj de la NRO, Pedro Sánchez cedas al la premoj de la eŭropaj registaroj: «Ni volas, ke Sánchez konservu la valorojn, kiuj gvidis sian sintenon, kiam li akceptis la Aquarius. Ni opinias, ke li vere kredas je tiuj valoroj, sed li ne kuraĝas defendi ilin».
Fronte al la itala konsulejo, la NRO tiris pneŭmatikan boaton plenan je savveŝtoj, kaj surhavis maskojn figurantajn Matteo Salvini kaj Pedro Sánchez sub eŭropa flago makulita per sango. «La registaroj ne plenumas sian rolon kaj plie, la NROj kiuj volas fari tion estas kriminaligitaj. La mondo paŝas sur sia kapo!», koleras Laura Clémente.
Laŭ Albert Escofet, la civitana mobilizado estas precipa. «Ni manifestacias en Barcelono,, sed ankaŭ en Italio kaj Francio. Ŝajne, ekzistas reago kaj popola volo rompi tiujn politikojn, kaj devigi la registarojn preni sur sin humanecon kaj savadon de homoj», li asertas. La NRO certigas, ke ĝi daŭre faros tion, kion ĝi konsideras kiel sian devon. La manifestacio, kiu okazis ĉi-sabaton havis kiel sloganon: «Pli bone esti malliberuloj ol komplicoj»
24/12/2018
Aquarius: La 130 migrantoj malakceptitaj de Malto kaj Italio navigas al Hispanio