Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 juillet 2019 7 14 /07 /juillet /2019 20:45

14/07/2019

«Kion ni vidis estas nekredebla». Esploristoj ĵus malkovris, ke la permafrosto, la dika glaci-tavolo, kiu kovras 25% el la norda hemisfero, fandiĝis 70 jarojn pli frue ol antaŭvidite en la kanada Arkto. Nu, la permafrosto entenas karbonon, metanon kaj eĉ hidrargon. Fandiĝante, ĝi liberigas grandajn kvantojn da ili, kaj pliakcelas la klimatan varmiĝon.

Tio estas tre malbona novaĵo por la klimato. Esploristoj de la universitato de Alasko en Fairbanks, Usono, ĵus malkovris, ke la permafrosto de la kanada Arktiko fandiĝas multe pli rapide ol tio, kion ili antaŭvidis. La fandiĝo estas tiel rapida, ke ĝi atingis la nivelon de degelo antaŭvidita de la esploristoj en… 2090, t.e 70 jarojn pli frue ol taksite.           

 

Kulpas varmaj someroj

«Kion ni vidis estas nekredebla», eksplikas Vladimir E. Romanovsky, profesoro pri geofiziko kaj kun-aŭtoro de la studaĵo publikigita en la revuo Geophysical Research Letters, «tio estas indiko, ke la klimato estas nun pli varma ol iam en la lastaj 5 000 jaroj, eĉ pli».   

La sciencistoj raportas, ke la kanadaj arktaj insuloj spertis serion da someroj aparte varmaj inter 2003 kaj 2016, estigante indicojn de averaĝaj degeloj superaj de 150 ĝis 240%, kompare kun la normala indico de 1979 ĝis 2000. Tio kondukis en kelkaj lokoj al fleksiĝo de la grundo je 90 centimetroj pro la fandiĝo.

La permafrosto liberigas grandan kvanton da forcejefikaj gasoj 

Kaj tiu novaĵo estas eĉ pli malbonaŭgura, ol ni suspektis. Ĉar la permafrosto, fandiĝante, liberigas forcejefikajn gasojn. La spertuloj taksas, ke la permafrosto entenas duoble pli da karbono ol la atmosfero. Plie, «la plej pesimismaj prognozoj de la ISKŜ (Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo) kun varmiĝo de 4 ĝis 5 °C ne inkluzivas la procezojn de degelo de la permafrosto», eksplikas Florent Dominé, esplordirektoro en la CNRS, kaj fakulo pri interagadoj neĝo-klimato-permafrosto.

Alidirite, la fandiĝo de la permafrosto pliakcelas la klimatan varmiĝon. Tiom pli, ke tiu glaci-tavolo entenas ne nur karbonon, sed kaptadas ankaŭ stokojn da hidrargo duoble pli gravajn en la permafrosto ol sur la cetero de la Tero.  

Plie, esploristoj rimarkis en Siberio, ke fandiĝante, la permafrosto ellasas bobelojn da metano, kiuj eksplodas, okazigante kraterojn 70 metrojn profunde. La metano aliparte estas ankaŭ forcejefika gaso, kiu kaŭzas varmiĝon, 20 ĝis 25-oble pli grava ol la CO2.    

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }