
25/06/2019
La proceso de pluraj figuroj de la turka civita socio, inter kiuj la filantropo Osman Kavala, komenciĝis lundon per la akuzo, juĝata falsema de iliaj defendantoj, ke li provis «renversi la registaron» de Recep Tayyip Erdoğan dum la vasta protest-movado en 2013.
La aŭdienco okazis sub alta sekureco en la malliberejo Silivri, rande de Istanbulo.
La 16 akuzitoj riskas porĉiaman malliberejon en tiu afero, kiu estigas maltrankvilon de la defendantoj pri Homaj rajtoj, kiuj denuncas «ĉasadon de sorĉistinoj», kaj subtenas, ke por pravigi la akuzon, eĉ komenciĝo de pruvo ne ekzistas. Inter la juĝataj personoj figuras la aferisto kaj filantropo Osmar Kavala, kies enkarcerigo de pli ol 600 tagoj faris de li la simbolon de la represio kontraŭ la civita socio, aparte post provo de puĉo en 2016.
S° Kavala kaj alia malliberulo aperas kiel enkarcerigitoj, ok aliaj en kondiĉa libereco, kaj ses aliaj, kiuj fuĝis la landon, pro kontumaco.
Lundon, kvin el ili, inter kiuj S° Kavala, atestis ĉe la tribunalo, dementante la akuzojn, kiuj pezas kontraŭ ili. La aliaj akuzitoj estos aŭditaj mardon.
S° Kavala, figuro konata kaj respektata en la intelektaj medioj, estas akuzata, ke li financis la gigantajn manifestaciojn kontraŭ S° Erdoğan en 2013, konata kiel «movado de Gezi».
Dum la aŭdienco, li forpuŝis «neraciajn asertojn sen pruvoj». «Neniam en mia vivo, mi subtenis ŝanĝon de registaro alimaniere ol per liberaj balotoj», li aldonis.
Movado naskiĝinta dum la somero 2013
La movado de Gezi komenciĝis per sid-manifestacio de ekologiismaj aktivuloj por defendi la parkon Gezi, unu el la maloftaj verdaj spacoj kore de Istanbulo. Post perforta represio, ĝi transformiĝis en pli vastan movadon kontraŭ S° Erdoğan, tiam Ĉefministro.
La represio kontraŭ la defendantoj de Gezi spertis reintensiĝon en aŭtuno 2018, t.e pli ol kvin jarojn post la manifestacioj, kun arestado de pluraj universitatanoj kaj figuroj de la civita socio proksimaj de S° Kavala.
Turkio estas regule akuzata de la organizaĵoj pri defendo de Homaj rajtoj, kiuj maltrankviliĝas pro la difektado de la jurŝtato dum tiuj lastaj jaroj. En ĝia akuza protokolo 657-paĝa, la prokuroro prezentas la movadon de Gezi kiel operacon gvidatan el eksterlande por malutili al Turkio.



