Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 juin 2019 6 15 /06 /juin /2019 21:23

15/06/2019

En la sociaj retoj, multaj retanoj anstataŭigis sian profilbildon per blua kvadrato, reference al la preferata koloro de manifestacianto mortinta komence de junio dum sid-manifestacio subpremita de la armeo.

Kun la kradvorto #BlueForSudan (blua koloro por Sudano), aktivuloj kaj influantoj lanĉis en la sociaj retoj kampanjon, kiu fariĝis virusa subtene al la sudanaj manifestaciantoj, kun blukolora fono. De Tvitero ĝis Instagram, multaj uzantoj anstataŭigis sian profilbildon per blukolora kvadrato.

Tiujn lastajn tagojn, internacia maltrankvilo kreskis je grado post la sanga represio kontraŭ paca sid-manifestacio en Ĥartumo (Sudano), kiu okazis la 3an de junio. Cento da protestantoj, kiuj tendumis de post monato antaŭ la armea stabo, estis mortigitaj, 61 laŭ la aŭtoritatoj.          

 

Rifuzo de la milita represio 

Emociega ondo invadis la sociajn retojn de la tuta mondo, kie deko da milionoj da retanoj klamis sian rifuzon de la milita represio.

Laŭ la aktivuloj ĉeestantaj en la retoj, tiu ĉena reakcio komenciĝis per omaĝo al unu el la manifestaciantoj mortinta la 3an de junio en Ĥartumo, Mohamed Mattar, kies blukoloro estis lia preferata koloro.  

Tio «komenciĝis per omaĝo al li, kaj fariĝis poste simbolo de ĉiuj niaj martiroj, kaj de ilia revo por pli bona Sudano», skribis en Tvitero retano, kiu prezentiĝis per la pseŭdonomo «Saad la leono» (@Saad_Alasad). 

(…)

05/06/2019

Sudano: La protestantoj estas decidemaj daŭrigi sian lukton malgraŭ la represio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/06/sudano-la-protestantoj-estas-decidemaj-daurigi-sian-lukton-malgrau-la-represio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }