Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 juin 2019 3 05 /06 /juin /2019 19:46
AP Foto

05/06/2019

Bildo: Almenaŭ 101 mortintoj post la interveno de la armeo kontraŭ la manifestaciantoj.

Post la perforta represio kontraŭ la manifestaciantoj lundon, la Milita konsilio anoncis mardon 4an de junio la finon de ĉiuj diskutoj, kaj organizo de baloto post naŭ monatoj. La opozicio asertas siaflanke, ke ĝi daŭrigos la protestadon.

Laŭ la opozicio, haltigi la protestadon estas neimageble. En komunikaĵo publikigita mardon vespere, la Asocio de la sudanaj profesiuloj (APS) petas daŭrigon de la mobilizado, substrekante ĝian pacan karakteron. La promeso de baloto post naŭ monatoj estas «trompo», asertis porparolanto de la APS. La celo de tiu anonco estas gajni tempon, kaj trankviligi la internacian komunumon. La precipa organizanto de la manifestacioj alvokas al ĝenerala striko en la venontaj tagoj, kaj al civita malobeemo.     

Samopinias la politikaj partioj. Laŭ la sudana komunisma partio, la Milita konsilio fariĝis batalenda diktaturo. Ĝi insistas pri la neceseco de ĝenerala striko. Ĉiaokaze, organizo de baloto ne eblas, aldonas la sudana Partio de la Kongreso, la etoso ne estas favora. Nur la ĉefa opozicia partio, la partio Umma, ne esprimiĝis koncerne la daŭrigon de la protestado. La movado jam distanciĝis de unua ĝenerala striko dek tagojn antaŭe, preferante la dialogon kun la Milita konsilio.

Alfrontiĝoj kun la militistoj, ŝajnas nun neeviteblaj, eksplikas observanto. La opozicio ne plu havas elekton. Se ĝi deziras civilan registaron, nur restas al ĝi kiel rimedo, la premo de la homamaso sur la stratoj.

 

«Ju pli ili provos frakasi nin, des pli ni estos unuiĝintaj kaj decidemaj»

 

Post la hieraŭa sanga represio, la stratoj de Ĥartumo restadis preskaŭ senhomaj. Nun, la loĝantaro estas ŝokita, kaj la ĉeesto de militistoj en la urbo neniigas ĉian deziron de rezistado.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }