Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 juin 2019 2 18 /06 /juin /2019 21:07
Foto: Nazeer Al-Khatib. AFP

18/06/2019

Bildo: dum aerbombardo en la provinco Idlib, la 30an de majo.

Dum la siria reĝimo kaj ties rusia aliancano senĉese bombardas malsanulejojn, lernejojn, bazarojn, panejojn kaj aliajn civilajn celojn en la regiono Idlib en Sirio, Brita Hagi Hassan, eks-urbestro de Alep, demokratie elektita, nun rifuĝinta en Francio, komencis malsatstrikon la 8an de junio 2019.

Li lanĉas help-alvokon al la politikaj kaj humanitaraj politikuloj, ke ĉesu la masakro:

«En la surdiga silento de la internacia komunumo, pli ol ok jaroj pasis de post la komenciĝo de la amasmurdado organizita de la reĝimo Asad en Sirio, responde al la ribelo de la siria popolo por libereco, digneco kaj plej fundamentaj rajtoj. Tamen, la krimoj pli kaj pli kruelaj de la reĝimo Asad, de ĝiaj rusiaj kaj iranaj aliancanoj, de iliaj sektaj milicoj kontraŭ la siria loĝantaro, estas vaste dokumentitaj en multaj raportoj de internaciaj organismoj, kiuj baziĝas sur informfontoj aparte fidindaj.  

Hodiaŭ, la Sirianoj estas viktimoj de nenombreblaj krimoj en sia propra lando, ili suferas barbarajn bombardojn, truditajn malaperigojn en la karceroj de la reĝimo, kaj morton dum torturo en mallumaj subteretaĝoj. Tiuj krimoj, la plej brutaj kaj plej abomenindaj el nia moderna kaj nuntempa historio, kompareblas hodiaŭ al vera genocido.

Spite la suferitajn kruelaĵojn kaj perfortojn, tiuj Sirianoj konservas sian aspiron al libereco kaj digneco. Sed plu gravas por ili solvo politika, bazita prioritate sur la aplikadado de la internacia leĝo, kapabla garantii efektivigon de la rezolucioj de Unuiĝintaj Nacioj tiamaniere, ke la aŭtoroj de militkrimoj kaj krimoj kontraŭ la homaro, estu persekutitaj de la justico.

Mi ĉi tie alvokas ĉiujn koncernatajn instituciojn, ke ili prenu sur sin siajn respondecojn fronte al la escepta tragedio traspertita de la siria popolo. Mi ankaŭ alvokas ilin, ke ili plenumu sian rolon konforme kun la nivelo de ilia historia respondeco, morala kaj jura, kiun devigas al ili tiu tragedio. Ili ankaŭ devas apliki la principon de «la respondeco pri protektado» tia, kia ĝi estis ratifita de la Monda Pintkunveno de 2005 de la Ŝtataj kaj registaraj ĉefoj».

Video: 2011: pacaj manifestacioj por demokratio, kontraŭ la diktaturo, subpremita de la registaro

https://www.youtube.com/watch?v=D0RmSwFWG7U

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }