Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 juin 2019 7 09 /06 /juin /2019 20:46
OMAR HAJ KADOUR / AFP

09/06/2019

Bildo: Abdel-Baset al-Sarut, reprezentita sur tiu pentraĵo, estis 27-jara golejisto. Li devenis de la urbo Homs (centro) 

Abdel-Baset al-Sarut estis 27-jara golejisto, devenante de la urbo Homs. Li unue partoprenis manifestacion, kaj poste engaĝiĝis ene de la popolribelo.

Abdel-Baset al-Sarut estas la temo de premiita dokument-filmo. Eks-stelulo de la siria futbalo, fariĝinta ribela batalanto, li mortis sabaton pro siaj vundoj, post alfrontiĝoj kun la fortoj de la reĝimo, nord-okcidente de Sirio.

Abdel-Baset al-Sarut estis 27-jara golejisto, devenante de la urbo Homs. Li fariĝis la plej populara prezentisto de la protest-kantoj, post la komenciĝo de la siria ribelo en marto 2011. Post perforta represio de la pacaj manifestacioj, fare de la reĝimo de Baŝar al-Asad, Sarut engaĝiĝis kiel majoro ene de la popolribelo.      

 

«Martiro»  

Ĵamil al-Saleh, majoro de la popolribela frakcio Ĵaiŝ al-Iza, anoncis lian morton en Tvitero, kvalifante lin «martiro», mortinta «batalante je la nomo de Alaho». Li ankaŭ diskonigis videon, montrante Sarut, kiu kantas «Ni revenos, Homs»   

Laŭ la Siria observejo de la Homaj rajtoj (OSDH), Sarut estis vundita en alfrontiĝoj, dum la nokto de ĵaŭdo ĝis vendredo en la kamparo norde de Hama, kie li bataladis ene de Ĵaiŝ al-Iza. Li ŝajne mortis sabaton, pro liaj vundoj.

 

Granda premio de la ĵurio en Sundance 

Abdel Baset al-Sarut estis evakuita en 2015 el Homs, post akordo kun la reĝimo, por meti finon al du jaroj da sieĝo de la historia centro de la urbo, laŭ la OSDH. Lia patro kaj kvar el liaj fratoj estis mortigitaj en bombardoj aŭ bataloj en Homs, laŭ la NeRegistara Organizaĵo. La dokument-filmo «Return to Homs» («Reveno al Homs») de la reĝisoro Talal Derki, kiu rakontas lian vivon, ricevis en 2014 la Grandan premion de la ĵurio ĉe la usona festivalo de la sendependa kino de Sundance.

Video: Subtekstoj en la angla:

https://www.youtube.com/watch?v=oxM6MnY_cgw 

Video: Subtekstoj en la franca:

https://www.youtube.com/watch?v=nhTUx7mojh8

Video: 2011: pacaj manifestacioj por demokratio, kontraŭ la diktaturo, subpremita de la registaro

https://www.youtube.com/watch?v=D0RmSwFWG7U

 

 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }