Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 juin 2019 4 20 /06 /juin /2019 15:29

20/06/2019

Laŭ la italaj spionservoj, rasismo kaj ksenofobio konsistigas ĉi-jare la ĉefajn minacojn en la lando.

La Alta komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri homaj rajtoj, Michel Bachelet sendis teamon al Italio. Laŭ informo, kiun li ricevis, migrantoj estas viktimoj de rasismaj atakoj. Kvankam la laboro de la misio ne ankoraŭ estas finita, ni iris al Italio.

Ni renkontis unu el la viktimoj. Antaŭ tri jaroj, Jerry Boakye ricevis pugnobaton en la dorso fare de nekonato, kaj falis el buso. Tiu intenca atako tute paralizis lin. «Li frapis min malantaŭe, mi falis… neniam plu mi povos denove paŝi» li konfidis.

Laŭ lia agresinto, la krimo de Jerry estis, ke li petis de tiu ĉi cedi sian lokon al graveda virino. «Li rompis al mi la manon, mi ne plu havas forton en tiu mano», li daŭrigas. Li nun vivas en malsanulejo por personoj, kiuj suferas pri mensmalsano, nura loko, kiu ebligas al li restadi sufiĉe longe.

Lia advokato, Hilarry Sedu, multe laboris kun la rifuĝintoj. Tiu niĝeriano, kiu alvenis 1-jara en Italio, estas la unua advokato afrikdevena, kiu estas membro de la nacia asocio de la advokatoj en Napolo. Laŭ li, Italio ne estas rasisma, sed la lando mankas je socia inkluzivo.

«Ni devus inkluzivi tiujn rifuĝintojn, kiuj alvenas en Italio», li diras. «Sed tiuj, kiuj kreskis ĉi tie de migrantaj gepatroj, ne bezonas integriĝi al la itala socio. Ili ĉi tie naskiĝis. Anstataŭ tio, ili devus esti inkluzivitaj por havi la samajn bonŝancojn ol la italoj», li konkludas.                

Kio do okazas hodiaŭ en Italio? Fronte al la komplekseco de la problemo; ni renkontis Grazia Naletto, kiu laboras ĉe Lunaria, sendependa organizaĵo, kiu kutime ĝisdatigas siajn informojn, ofte diskonigitajn de la italaj amaskomunikiloj. Laŭ ŝi, «la retorika politiko estas tre perforta, tre agresema kontraŭ la rifuĝintoj, azilpetantoj kaj Romaoj. Tio estigas sociajn sintenojn malamikajn, kaj kelkfoje perfortojn kontraŭ tiuj grupoj da personoj».

«Laŭ Lunaria, la jaro 2018 estis markita per pliintensiĝo de ksenofobia kaj rasisma perforto. Ĉi-jare, Luca Traini pafis kaj vundis ses migrantojn afrikdevenaj en Macerata».

Ambaŭ kun-ĉefministroj Matteo Salvini kaj Luigi Di Maio forpuŝas la akuzojn, laŭ kiuj la rasismaj atakoj multobliĝas en la lando. Ili opinias, ke tio «estas elpenso de maldekstruloj».

 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }