10/06/2019
La proceso de la germanino Pia Klemp okazas nun en Italio. Ŝia krimo: ŝi estis kapitano de la ŝipo, kiu savis pli ol 5 000 migrantojn en Mediteraneo en 2017 kaj 2018. Ŝi riskas ĝis 20 jaroj da malliberejo.
Peticio en la franca:
en la germana:
Pia Klemp, la germana eks-kapitano de la savŝipoj de migrantoj Iuventa, kaj poste de Sea Watch-3, estas suspektata de la itala justico, pri «helpo kaj kompliceco kun kontraŭleĝa migrado». Dum ŝia proceso, kiu okazas nun en Italio, la demando pri kriminaligo de la savado de migrantoj stariĝas.
Tiu eks-«ferdek-ŝiplaboristino» komencis sian karieron antaŭ ses jaroj sur la ŝipo Iuventa (kiu apartenas al alia humanitara NRO de savado de migrantoj, Jugend Rettet), kaj fariĝis kapitano ŝtupon post ŝtupo.
Ĝuste en 2017, la italaj aŭtoritatoj konfiskis la ŝipon Iuventa komandita de tiu humanitara aktivulino, 35-jara, marvaste de Lampeduso. La komputiloj kaj poŝtelefonoj, kiuj estis sur la ŝipo estis konfiskitaj. Enketo malfermiĝis en 2016.
Eŭropo: resendi la migrantojn al seksperfortoj kaj torturo en Libio
La juĝa batalo kontraŭ Pia Klemp okazas samtempe kiel la ŝanĝiĝo de la eŭropa politiko fronte al la dramo de la kaŝaj ŝipiradoj de Libio al Italio, kiu okazas sur boatoj plenplenaj je malesperaj virinoj, infanoj kaj viroj.
De nun, la Eŭropa Konsilio rekomendas kunlaboradon kun la libiaj aŭtoritatoj. Eŭropa Unio anoncis antaŭ tri monatoj, ke ĝi kondukos la ŝipoperacon «Sophia» (EUNAVFOR Med, lanĉita en 2015)… sen ŝipoj, kaj ke ĝi «observos la maron nur el aeroj». Germanio ne plu disponigos ŝipojn por tiu operaco.
La celo afiŝita de EU en 2019 estas «malmunti la ekonomian modelon de trapasigistoj kaj homŝakristoj en la suda parto de Mediteraneo. La operaco okupiĝas ankaŭ pri subtenaj taskoj. Ĝi formas la mararmeon kaj la libian marbordan policon, kaj kontrolas la daŭran efikon de la formado ; ĝi kontribuas al efektivigo, marvaste de la libiaj marbordoj, de la embargo de Unuiĝintaj Nacioj pri armiloj».
«La Homaj rajtoj ne estas nur por nia persona profito. Tio estas devigo. Se la Homaj rajtoj ne aplikiĝas al ĉiuj, ili aplikiĝas al neniu».
Hodiaŭ, la libia marborda polico do patrolas en Mediteraneo, kaj rekondukas la ŝipojn de migrantoj al Libio, subtenataj de la operaco «Sophia». Tio ĝuste estas denuncita de Pia Klemp, kiu ne konsentas, ke la homaj rajtoj fariĝu «unudirektaj rajtoj».
Estas fakto, ke malpli da ŝipiradoj okazas de post la efektivigo de tiu nova politiko de reveno al Libio, sed samtempe perfortaj agresoj, torturoj kaj seksperfortoj kontraŭ la migrantoj kreskis je katastrofa proporcio en tiu lando, kiel substrekas studaĵo publikigita de NRO bazita en Novjorko, la Women's Refugee Commission (WRC, Komisiono de la rifuĝintaj virinoj).

27/03/2019
Interrompo de la eŭropa ŝip-operaco Sophia
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/03/interrompo-de-la-europa-sip-operaco-sophia.html