Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 juin 2019 3 26 /06 /juin /2019 17:00

26/06/2019

De antaŭ dek tri tagoj, la ŝipo estas blokita marvaste de la insulo Lampedusa. Ĝia ŝipestrino minacas la italajn aŭtoritatojn entrudiĝi malgraŭ la blokado.    

La streĉiteco kreskas ĉirkaŭ la «Sea-Watch», blokita marvaste de la insulo Lampedusa (Italio) kun 42 surŝipaj migrantoj. Mardon 25an de junio, la ŝipestrino, Carola Rackete, minacis la aŭtoritatojn, ke ŝi entrudiĝos malgraŭ la itala blokado. «Mi eniros en la italajn akvojn, kaj elŝipigos ilin en sekura loko de Lampedusa», ŝi deklaris en intervjuo publikigita de la itala ĵurnalo La Repubblica.

Pridemandita de la germana NRO Sea-Watch, la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj rifuzis, dimanĉon, interveni rapide, petante tamen de Italio, «ke ĝi plu provizu ĉian necesan asistadon» al la vundeblaj surŝipaj personoj. La juna ŝipestrino 31-jara atendis la decidon, antaŭ ol agadi. Carola Rackete riskas persekutojn pro helpo al kaŝmigrantoj, ekkapton de la ŝipo, kaj monpunon je 50 000 eŭroj, konforme kun nova dekreto de la ministro pri internaj aferoj, la italo Matteo Salvini (ekstremdekstro).  

«Koncerne min, la Sea-Watch ne venos en Italion, ĝi povas restadi samloke ĝis Kristnasko aŭ Novjaro», rebatis mardon la potenca viro de la itala registaro, kiu regule akuzas Nederlandon, ĉar la Sea-Watch ja svingas flagon de tiu lando. «De dek tri tagoj, ili havus la tempon iri al Nederlando kaj reveni», li aldonis akuzante la NRO-n, ke ĝi «ostaĝigas» la migrantojn, cele al politika provoko.

 

«Nun, sufiĉas!» 

El la kvindek tri migrantoj sukuritaj la 12an de junio fare de la Sea-Watch marvaste de Libio, Italio konsentis pri elŝipiĝo de dek unu vundeblaj personoj (infano, virinoj, malsanuloj…), memorigis Salvini. «Nun, sufiĉas! Kion ajn diras Strasburgo, ni pluigos nian sintenon kun granda sereno […]. Imagu, se lando kiel Italio, dua industria potenco en Eŭropo, submetiĝu al NRO koncerne migradan politikon», li insistis.

Fine de la post-tagmezo, S° Salvini ĝojis pri la decido: «Ankaŭ la Eŭropa kortumo de Strasburgo elektis ordon, racion, laŭleĝecon kaj justecon», li skribis.

Surtere, la pastro de Lampedusa, kie la Ligo de S° Salvini akiris 45% el la voĉdonoj dum la eŭropaj balotoj de majo, tendumas de pluraj tagoj sur la placego de sia preĝejo, postulante la elŝipiĝon de la migrantoj, inter kiuj troviĝas tri neplenaĝuloj.

Dekoj da germanaj urboj sin deklaris pretaj akcepti la migrantojn, kaj la episkopo de Torino, Monsinjoro Cesare Noviglia anoncis lundon, ke lia diocezo proponas ŝarĝiĝi pri ili. 

En video diskonigita de la NRO, migranto deveninta de Kotdivuaro lanĉis alvokon: «Ni ne plu povas elteni, ni estas same kiel en malliberejo, ĉar ni estas senigitaj je ĉio […]. Helpu nin, pensu pri ni».                   

En januaro, tridek du migrantoj sukuritaj de la Sea-Watch restadis blokitaj dum dek ok tagoj surŝipe, antaŭ ol ili povu elŝipiĝi en Malto, danke al disdivido inter pluraj eŭropaj landoj.

08/01/2019

Mediteraneo: La Eŭropa Unio lasas 49 migrantojn meze de la maro

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/01/mediteraneo-la-europa-unio-lasas-49-migrantojn-meze-de-la-maro.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }