
01/06/2019
En Kanado, enketo denuncas «genocidon» kontraŭ indiĝenaj virinoj. Pluraj amasinformiloj malkaŝis la konkludojn de tiu raporto, kiu estos oficiale publikigita venontan lundon la 3an de junio. La registaro de Justin Trudeau lanĉis en 2016 nacian komisionon de enketo pri neniam solvitaj murdoj kaj malaperigoj de indiĝenaj virinoj de antaŭ 30 jaroj. Inter 1980 kaj 2012, ĉirkaŭ 1 200 indiĝenaj virinoj estis viktimoj de ne solvitaj malaperigoj aŭ murdoj, sed ilia nombro sendube estas multe pli alta, laŭ tiu komisiono, kiu pridemandis preskaŭ 2 400 membrojn de la indiĝenaj komunumoj en tuta Kanado.
Laŭ la ĵurnalo Le Devoir, la raporto estos la komenciĝo de «eksplodema debato». Ne nur ĝi kvalifas «genocido» la malaperigon aŭ murdon de centoj eĉ miloj de indiĝenaj virinoj, sed plie la aŭtoroj ankaŭ substrekas, ke temas pri genocido intenca, kaj akuzas la Ŝtaton, ke ĝi ne kapablas protekti tiujn virinojn kaj junulinojn kontraŭ seksagresoj interalie.
«Koloniaj strukturoj»
«La bazo de tiu genocido kuŝas sur la koloniaj strukturoj (…)», estas legeble en la raporto, «el tiuj strukturoj originas rekte la nuna altiĝo de perforta procento, mortoj kaj memmortigoj ene de la indiĝenaj popoloj», substrekas la enketistoj, kiuj bedaŭras, ke «la kanada socio montras afliktegan indiferentecon» fronte al tiuj perfortoj.
Pensionoj
La raporto akuzas interalie la pensionojn kreitajn de Otavo, komence de la 19a jarcento ĝis la 1990aj jaroj. Miloj da indiĝenaj infanoj kreskis tie, malproksime de siaj gepatroj. Por ke la indiĝenaj civitanoj povu finfine ĝuadi siajn ratojn, la raportistoj rekomendas interalie kreadon de posteno de profesia juĝisto, kaj specialigita tribunalo.

Tiu mapo celas demonstri la ampleksiĝon de la perforto kontraŭ la indiĝenaj virinoj en Kanado.
http://jfranthro.com/wp-content/uploads/2017/11/missing-and-murdered-women-powerpoint.pdf
http://www.rfi.fr/ameriques/20190601-canada-rapport-denonce-genocide-femmes-autochtones

