
24/06/2019
Pluraj dekoj da miloj da manifestaciantoj kolektiĝis ĉi-dimanĉe 23an de junio en Prago, postulante la demision de la ĉeĥa Ĉefministro Andrej Babis, suspektata pri fraŭdo koncerne eŭropajn subvenciojn.
La grandega placo, kiu randas la parkon Letna, simbolan protest-lokon 30 jarojn antaŭe, estis ĉi-dimanĉon 23an de junio, plenplena je homoj. La organizantoj kaj la amaskomunikiloj taksis ilian nombron je ĉirkaŭ 250 000 personoj. El la homamaso da viroj, virinoj, kaj infanoj elstaris ĉeĥaj kaj eŭropaj flagoj. La etoso estis trankvila. Multaj venis kun afiŝtabuloj aŭ humuraj flagrubandoj.
Rolantoj de la civita socio, artistoj kaj muzikistoj sin sekvis sur la podio.
Du nomoj aperis: tiuj de la registara ĉefo Andrej Babis kaj de lia ministro pri Justico Marie Benesova akuzata, ke ŝi protektas lin kontraŭ ĉiaj juĝaj persekutoj. La registara ĉefo, dua viro plej riĉa de la lando, estas objekto de enketoj pro fraŭdo pri eŭropaj subvencioj, kaj supozataj konfliktoj pri interesoj.
«Ni estas centre de Eŭropo, tio estu regata de kolektivaj reguloj. Li volas regi la landon, sammaniere kiel entreprenon», maltrankviliĝas manifestacianto. Teresa Capalova, venis kun sia edzo el sudo de Moravio. Tio estas ŝia unua manifestacio en Prago. «Ni havas du gefilojn, ŝi diras, kaj ni lernas al ili, ke ŝteladi estas malbone. Tamen, nia Ĉefministro ŝtelis monon ĝis milionoj».
Regule, la homamaso skandas «demision», sed neniu iluziiĝas. Eĉ se la ĉi-dimanĉa manifestacio estis la plej grava de post la velura revolucio antaŭ 30 jaroj, la Ĉefministro plu asertas, ke li havas nenion por riproĉi al si. Tion, la manifestaciantoj ja scias: ilia lukto estos sendube longdaŭra.
Laŭ David Ondracka, direktoro de Transparency International en Prago, tiu manifestacio estas unu el la plej gravaj de post la fino de la «komunismo». Tiu manifestacio estis «pozitiva» laŭ li. La Ĉeĥoj rifuzas «orbanigon de la Ĉeĥa Respubliko», kaj postulas «demokratian landon kun apartigo de la potencoj», li analizas.
