Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 juin 2019 4 27 /06 /juin /2019 09:50

27/06/2019

Unu el la plej impona "Geja Fiero" en la mondo okazis pasintan dimanĉon en San-Paŭlo, Brazilo. Dekoj da miloj da personoj paŝadis sur la stratoj, kantante kaj dancante ĉirkaŭ dudeko da ĉaroj porokaze ornamitaj. Tiu kolorita parado intencas lukti kontraŭ homofobio kaj protesti kontraŭ la konservativa politiko de la nova brazila prezidento.

«Gravas montri ĉi tie, ke ni ekzistas, ke ni estas fortikaj, kaj ne nur la fama "Pink Money". Ni celebras tiun feston dum la tuta jaro, hodiaŭ estas nur prezentado de tio, kion ni reprezentas», diras manifestacianto.

«Homoj sin respektu kaj amu. Tiu festo estas okazo defendi tiun principon, kaj esperi pli bonan estontecon por Brazilo, ke ni amu nin unu la aliaj», aldonas aliulo.

Tiu "Geja Fiero" okazis en aparta kunteksto, estas ia defio al la nova brazila prezidento Jair Bolsonaro, famkonata pro siaj diroj konsiderataj homofobiaj. Prezidento de pasinta januaro, li kvalifis «eraro» la decidon de la brazila Ĉefkortumo, kiu kriminaligis homofobion. 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }