Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 juin 2019 6 22 /06 /juin /2019 12:44

21/06/2019

Miloj da migrantoj kaj rifuĝintoj plu provas atingi Okcidentan Eŭropon, trairante Balkanajn landojn, malgraŭ la fermado de la landlimoj, sed la humanitara situacio estas pli kaj pli malespera, aparte en Bosnio kaj Hercegovino. 

Venante de Turkio kaj Grekio, du ĉefaj vojoj ekzistas. Unu trapasas Nordan Makedonion kaj Serbion, la alia Albanion kaj Montenegron. Poste, migrantoj kaj rifuĝintoj atingas Bosnion kaj Hercegovinon, provante atingi Kroation. Tiu lando estas membro de Eŭropa Unio, ne de Schengen-spaco, sed malpermesas ĉiujn pasadojn. La kandidatoj al ekzilo do koncentriĝas nord-okcidente de Bosnio, kie la humanitara situacio estas kompreneble katastrofa.

De Bihac, kaj la urbeto Velika Kladusa, ili provas transpasi la kroatan landlimon, sed estas preskaŭ ĉiam forpuŝitaj. La humanitaraj organizaĵoj denuncas multajn perfortajn agojn fare de la kroata polico. Rifuĝintoj estas frapitaj, iliaj poŝtelefonoj rompitaj, kaj multaj retropelitaj al Bosnio kontraŭleĝe, sen ebleco peti azilon en Kroatio, kio estas tamen antaŭvidita de la internaciaj konvencioj.

     

En Bosnio, kriza situacio 

Preskaŭ 10 000 rifuĝintoj amasiĝas en la regiono Bihac. Pasintan sabaton, la bosnia polico translokis trude preskaŭ mil personojn en la kampadejo Vucjak, instalita en tereno plena je serpentoj.   

De tiam, la rifuĝintoj petas helpon de la internacia opinio, sed la organizaĵoj, kiuj helpis ilin, interalie la retoj Aid Brigads estas malhelpataj labori. La politikaj dividoj de Bosnio kaj Hercegovino plu komplikas la situacion de la rifuĝintoj: ambaŭ unuoj de la lando, la Respubliko Srpska kaj la Federacio de Bosnio, sed ankaŭ la kantonoj de la Federacio resendas sin reciproke la respondecon de la afero.

De pluraj semajnoj, Bosnio kaj Hercegovino antaŭvidas fermi siajn landlimojn aŭ deplojadi la armeon, sed nenio estis decidita, lasante al la lokaj aŭtoritatoj la respondecon administradi la situacion.

 

Kiuj estas hodiaŭ tiuj rifuĝintoj?     

Plu troviĝas inter ili Sirianoj, Afganoj, Pakistanoj aŭ Jemenanoj, kaj ankaŭ pli kaj pli da nacianoj de magrebaj landoj, kiuj povas eniri Turkion sen vizo, kaj survojiĝas poste sur tiu balkana vojo. Inter la malsamaj nacianoj, la rilatoj estas ofte streĉitaj, aparte inter Magrebanoj, Afganoj kaj Pakistanoj.

La Internacia Organizaĵo de migradoj (OIM), administradas kampadejojn, kie loĝas pluraj miloj da personoj en la regiono Bihac, kaj ĝi provas koncentri sian helpon al la familioj, sed miloj da migrantoj provas ankaŭ vivteni sin en neokupataj domoj de Sarajevo aŭ aliaj grandaj urboj de la lando, kiel Tuzla. De post la komenciĝo de la printempo, kreskado de homfluadoj estas observata, dum pli kaj pli malfacilas trapasi Mediteraneon, venante de Libio. Pro la fermado de la kroataj landlimoj, pli kaj pli da migrantoj retropaŝas kaj reiras al Grekio, okazigante ir-revenajn movadojn tra ĉiuj balkanaj landoj. Kompreneble, la fermitaj landlimoj povas malfermiĝi por tiuj, kiuj povas pagi la trapasigistojn. Tiuj ĉi scipovas kiamaniere korupti la policistojn, kaj intertraktadi trapasadon de la landlimoj.

Ja la plej malriĉuloj amasiĝas en la kampadejoj aŭ neokupataj domoj de Bosnio kaj Hercegovino, Montenegro aŭ Albanio. La maloftaj humanitaraj organizaĵoj plu aktivaj en la regiono, kiel Kuracistoj sen Landlimoj (MSF) timas, ke la situacio fariĝu neeltenebla, se la homfluadoj plu intensiĝas. Ĝi emfazas minacon de vere humanitara katastrofo, specife en Bosnio kaj Hercegovino. 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }