Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 juin 2019 3 19 /06 /juin /2019 21:05
Ahmad Al-Rubaye, AFP

19/06/2019

En preskaŭ 70 jaroj da ekzistado, la Alta Komisiito de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj neniam vidis tion. Laŭ raporto de la organizaĵo malkaŝita en Ĝenevo, en 2018 la nombro de delokitaj personoj, rifuĝintoj aŭ simple ekzilitoj atingis preskaŭ 71 milionojn. Nombro duoble pli alta ol antaŭ 20 jaroj.

Sed tiu nombro de preskaŭ 71 milionoj da ekzilitoj povus esti eĉ pli alta. La Alta Komisiito de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj (HCR) ne enkalkulis ĉiujn Venezuelanojn, kiuj forlasis sian landon tiujn lastajn monatojn. 4 milionoj da ili atingis aliajn landojn de Sud-Ameriko. Sed nur 500 000 estis registritaj de la HCR. La totala sumo de delokitaj personoj en la mondo ŝajne estas pli proksima de 74 aŭ 75 milionoj.

La plej grava grupo estas la internaj delokitoj. 41 milionoj da personoj fuĝis ene de sia propra lando pro milito aŭ perfortoj. Sirio estas en ĉiuj kapoj pro siaj 6 milionoj da delokitoj. Sed Kolombio traspertas eĉ pli da delokitoj, pro armita konflikta situacio: en 2018, preskaŭ 8 milionoj da delokitoj ĉeestis tie. Demokratia Respubliko Kongo estas je la tria loko kun 4,5 milionoj da koncernataj personoj.      

 

Turkio estas la lando, kiuj akceptas la plej grandan nombron da rifuĝintoj

La rifuĝintoj, kiuj estis formale registritaj kiel tiaj fare de la Ŝtatoj, kaj kiuj petas protektadon estas 26 milionoj. Du trionoj devenas de nur 5 landoj: Sirio, Afganio, Sudano, Birmo kaj Somalio. Somalio estas unu el la maloftaj landoj, kies nombro da rifuĝintoj malkreskas en la mondo. Tamen, la reveno de la delokitoj estis tre malplimultaj pasintjare.

Eŭropo tute ne estas la unua elekto de la rifuĝintoj. Eĉ enkalkulante Germanion, kiu akceptis pli ol milionon da personoj post 2015: 80% el la personoj trovas rifuĝon en apuda lando. Pro tio, Turkio, najbara lando de Sirio, estas por la kvara sinsekva fojo, la lando, kiu akceptas la plej grandan nombron da rifuĝintoj. Poste sekvas Pakistano, Ugando, Sudano.

 

Duono el la rifuĝintoj estas infanoj 

Fakte, ja la malplej riĉaj landoj plej ŝarŝiĝas pri la delokitoj. La industrilandoj akceptas nur 16% el la rifuĝintoj en la mondo. Pro tio, la respondeculo de la HCR Filippo Grandi asertas, ke se ekzistas krizo de la rifuĝintoj en la mondo, ĝi ne estas en Eŭropo aŭ Usono, sed en la sudaj landoj kaj la malriĉaj landoj.

La daŭro de ekzilo plilongiĝas. Preskaŭ 80% el la rifuĝintoj estas tiaj de pli ol 5 jaroj. Kaj inter ili, 20% estas tiaj de pli ol 20 jaroj. Kaj inter tiuj rifuĝintoj, multaj plu estas infanoj: duono el ili estas malpli ol 18-jara. Filippo Grandi, respondeculo de la HCR atentigas pri la antaŭjuĝaj opinioj: infano ne forlasas sian landon por trovi pli bonajn vivkondiĉojn. Li forlasas ĝin nur, ĉar li estas en danĝero.

 

La malfacila akceptado de la rifuĝintoj en Eŭropo 

Meze de ĉio ĉi, Eŭropo ne ankoraŭ sukcesis akordiĝi koncerne akcepton de la migrantoj, kiuj trapasas Mediteraneon. Filippo Grandi ne komprenas tiun situacion, ĉar la eŭropa kontinento ne estas la unua celloko de la rifuĝintoj:    

«Ni havas ministrojn, kiuj telefonas dum horoj, por intertraktadi disdonadon de la homoj, kiuj alvenas sur boatoj, kaj kiuj sukcesas elŝipiĝi ien en Eŭropa Unio. Kial la akordiĝo estas tiel malfacila? Estas simple: la registaroj rifuzas preni engaĝiĝojn, ĉar ili timas, ke tio estu uzata por balotaj celoj. Ĉiuj scias tion. Do, post la eŭropaj balotoj, tiu situacio, en kio ni tute kapablas mastrumadi la rifuĝintojn, kiuj alvenas en Eŭropo, estas la momento alfronti finfine tiun demandon».      

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }