Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 mai 2019 5 03 /05 /mai /2019 21:05

03/05/2019

Bildo: José Bodas, centre de la bildo, estas petrol-laboristo kaj sindikata aktivulo.

 

Maduro aŭ Guaidó? Nek la unua nek la alia, laŭ José Bodas. Li estas la ĝenerala eks-sekretario de la sindikato FUTPV, ĉefa venezuela sindikato de la laboristoj en la petrol-sektoro. Laŭ li, nek la prezidento, nek la opoziciulo defendas la interesojn de la loĝantaro.

 

Pli ol 60 landoj, inter kiuj Usono, agnoskis Juan Guaidó kiel provizora legitima prezidento. Kion vi opinias pri tio?     

«La fakto, ke Usono provas enmiksiĝi en la prezidentecon de Venezuelo estas neakceptebla entrudiĝo en nian nacian suverenecon. Donald Trump kvalifis la Latin-Amerikajn landojn «provizoraj landoj» kaj la meksikanojn «krimuloj». Li malobservas la Homajn rajtojn de la rifuĝintoj en Usono. Mi ne kredas, ke Usono, Bolsonaro en Brazilo, la grupo de Limo aŭ Duque en Kolombio ĉeestos por protekti la homajn rajtojn aŭ la rajtojn de la laboristoj en Venezuelo. Ili protektos la interesojn de la multnaciaj entreprenoj».   

 

Kion vi opinias pri Maduro? Kiel lia registaro traktas la sindikatojn en la lando?  

«La registaro de Nicolás Maduro estas nek progresema nek maldekstra. Ĝi ne defendas la rajtojn de la laboristoj. Tiu represia registaro, havas financan politikon, kiu detruas la kolektivajn interesojn cele al repago de la ekstera ŝuldo. La registaro ĉesigis ĉiujn importadojn de nutraĵoj kaj medikamentoj. Ĝi subpremas la demokratian liberecon de la junuloj kaj de la laboristoj».

 

Ĉu vere, la registaro kvalifas «kontraŭ-revoluciaj» la kritikojn de la sindikato?    

«La registaro trudis leĝojn por protekti la petrol-industrion, malpermesis  la sindikatajn aktivecojn kaj limigis la strikrajton por la laboristoj tiel en la privata sektoro kiel en la publika sektoro. Tiuj inter ni, kiuj plu luktas, estas kvalifitaj kiel kontraŭ-revoluciuloj aŭ agentoj de fremdaj organizaĵoj kiel NATO. Eĉ la laboristoj, kiuj amikiĝas kun la registaro, sed kiuj defendas la sindikatajn rajtojn, estas denuncitaj kiel kontraŭ-revoluciuloj. En Venezuelo, sindikata aktiveco estas do konsiderata kiel kriminala».  

 

Kia estas nun la financa situacio de viaj membroj?  

«Niaj salajroj estas po kvin dolaroj monate, ĝi proksimas la salajron de sklavoj. Tio detruas ĉiun eblecon de decaj laborkondiĉoj kaj kolektivaj konvencioj. Ĝi aliparte devigas la funkciulojn eliri kaj subteni la registaran partion» .  

«Se ni organiziĝas, ni povas venki la diktaturon de Nicolás Maduro. Ni kredas pri sindikatiĝo, pri sendependaj sindikatoj, sendependaj entreprenoj kaj partioj, privataj aŭ publikaj».

 

Kiel solvi la krizon en Venezuelo?   

«Ni kredas pri alternativa programo por nia lando kaj ni certas, ke la registaro de Nicolás Maduro neniam subtenos tion. Estas sciate, ke la fuĝo de kapitaloj pere de la petrol-industrio reprezentas 25 miliardojn da dolaroj jare. Ni kredas pri petrol-industrio plene kontrolata de la Venezuelanoj. Per la mono de la petrolo, ni povus investi en decajn salajrojn, pensiojn, povus reformi nian agrikulturon, kiu garantius produktadon de nutraĵoj, investi en edukadon kaj sanon. Ni kredas en venezuela petrol-industrio forta, liberigita de la fremdaj interesoj. Sed por atingi tion, ni bezonas venki Nicolás Maduro, kaj tute ne fidas pri Juan Guaidó». 

Ni bezonas demokration por venki la financajn politikojn de tiu registaro, kaj la suferojn kaŭzitajn de tiuj salajroj, ekstreme malaltaj. Tio ja necesigas, ke ni ĉiuj agadu kune: junuloj, maljunuloj, indiĝenaj popoloj, agrikulturistoj, kaj virinoj. Sed nek per puĉo nek per eksterlandaj intervenoj».

03/04/2019

Venezuelo: en Karakaso, la monto El Ávila estas la lasta loko, kiu provizas trinkeblan akvon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/04/venezuelo-en-karakaso-la-monto-el-avila-estas-la-lasta-loko-kiu-provizas-trinkeblan-akvon.html

11/03/2019

Venezuelo: longdaŭra elektro-paneo kun katastrofaj konsekvencoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/03/venezuelo-longdaura-elektro-paneo-kun-katastrofaj-konsekvencoj.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }