Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 mai 2019 1 27 /05 /mai /2019 21:19

27/05/2019

Almenaŭ 29 detenitoj estis mortigitaj kaj 19 policistoj vunditaj vendredon 24an de majo, dum alfrontiĝo en troloĝata malliberejo de Acarigua, okcidente de Venezuelo.

Laŭ la NeRegistara Organizaĵo Una ventana al la libertad (fenestro al la libereco), la alfrontiĝoj en la detencentro de Acarigua okazis, kiam taĉmento de venezuelaj specialaj fortoj entrudiĝis por liberigi vizitantojn ostaĝigitajn de detenito. Almenaŭ 29 detenitoj estis mortigitaj kaj 19 policistoj vunditaj. Unu plian fojon, tiu tragedio emfazas la problemon de troloĝateco en la detenejoj.

Centoj da ili ekzistas en la lando. Teorie, detenito en Venezuelo ne rajtas restadi en tia detenejo pli ol 48 horoj.

Sed tiujn ĉi lastajn jarojn, tiuj detenejoj estas transformitaj en verajn pundomojn, tamen sen taŭgaj infrastrukturoj. Ofte, tiu situacio instigas al ribelo de detenitoj, tre draste subpremitaj.

«En la Ŝtato Amazonio, 39 detenitoj mortis en 2017. En la Ŝtato Karabobo, 69 personoj mortis, la 28an de marto 2018, inter kiuj du virinoj, kiuj akuŝis», indikas Humberto Prado, direktoro de la "Venezuela observejo de la malliberejoj". Ni demandas la personojn, kiuj havas respondecon en tiu fako, kaj kiuj transformis tiujn provizorajn detencentrojn en malliberejojn: ĝis kiam detenitoj en Venezuelo, kiuj estas sub respondeco de la Ŝtato, plu mortos»?

Humberto Prado denuncas «masakron» plenumitan de la specialaj fortoj de la polico. Kaj same kiel la NRO Provea, unu el la plej gravaj venezuelaj organizaĵoj de defendo de la homaj rajtoj, li postulas demision de Iris Varela, ministro taskita pri la punaferoj, kulpulo laŭ li pri difektaĵo de la kondiĉoj de enkarcerigo.

31/01/2019

Alvoko de 235 venezuelaj organizaĵoj pri defendo de sociaj kaj Homaj rajtoj: «Ne ignoru la voĉon de la venezuela popolo»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/01/alvoko-de-235-venezuelaj-organizajoj-pri-defendo-de-sociaj-kaj-homaj-rajtoj-ne-ignoru-la-vocon-de-la-venezuela-popolo.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }