
24/05/2019
Vendredon 24an de majo, la junuloj de la tuta mondo estas denove alvokitaj surstratiĝi por defendi la klimaton kaj la planedon. Tiu «tutmonda striko por la klimato» ne same ampleksiĝas en ĉiuj landoj.
En Rusio, ekzemple, la ekologiismaj demandoj estas malmulte aludataj de la amasinformiloj kaj aŭtoritatoj. Konsekvence la junuloj, kiuj deziras esprimiĝi pri la temo, estas ofte izolitaj. Jen unu el tiuj junaj aktivuloj, kiuj malgraŭ ĉio mobiliziĝas por denunci la klimatajn ŝanĝiĝojn.
Tiun lukton, li plenumas sole, de 11 semajnoj. Ĉiujn vendredojn, Arŝak Makiĉjan manifestacias kun sia afiŝtabulo, kore de Moskvo. (Lia tviter-paĝo)
Aĝa je 24 jara, tiu studento longe hezitis antaŭ engaĝiĝi.
«Je la komenco, mi timis protesti, ĉar en Rusio estas danĝere. Sed mi finfine decidiĝis, ĉar agadi por la defendo de la klimato necesas, kaj mi ekhavis la ideon stariĝi ĉe soleca posteno», li eksplikas.
En Rusio, por manifestacii sen antaŭpermeso, necesas estis sole. Tio estas la origino de la «solecaj postenoj», kiuj fariĝis unu el la ĉefaj formoj de mobilizado en la lando. Sed tio malhelpas nek la policajn kontrolojn, nek la rigardojn, kelkfoje malamikajn, de la preterpasantoj.
«Ĝis nun, neniu frapis min, sed mi legis, ke la policistoj sendas kelkfoje provokantojn, okaze de soleca posteno. Do jes, tio timigas min», li konfesas.
Malgraŭ ĉio, Arŝak daŭre volas paroli pri ekologio en lando, kie la temo interesas nek la amasinformilojn, nek la aŭtoritatojn, li diras.
«Tiuj, kiuj vidas min, eble interesiĝos pri la klimata varmiĝo, sed plejparte el la homoj en Rusio ne scias, pri kio temas. Kelkaj asertas, ke pruvo ne ekzistas, ke tio estas usona elpenso».
Hodiaŭ, por partopreni la tutmondan strikon por la klimato, Arŝak unu plian fojon faros tion sole kun sia afiŝtabulo. Laŭ la junulo, la aŭtoritatoj efektive rifuzis la organizadon de kolektiva manifestacio.
Munkeno
https://www.youtube.com/watch?v=ok0U0uCAGC0
Kielo
https://www.youtube.com/watch?v=ViWwYjK5KEw
Neuss
https://www.youtube.com/watch?v=4gpJvBSbqcg
Berlino
https://www.youtube.com/watch?v=6JQXoaTIOVY
Parizo
https://www.youtube.com/watch?v=JjRWA43lzqM
Manĉestro
https://www.youtube.com/watch?v=hBjal1jlwac
Londono
https://www.youtube.com/watch?v=DXulkJDR7Ps
Svedio
https://www.youtube.com/watch?v=Hp3Gs0lVz6M
Nov-Delhio
https://www.youtube.com/watch?v=T4CfrnQlaMc
Belgio
https://www.youtube.com/watch?v=StUGlUhUdqA
Aŭstralio-Nov-Zelando
https://www.youtube.com/watch?v=_yPWc7AB71s
Bankoko
https://www.youtube.com/watch?v=-jE_mvr4U_A
Hungario
https://www.youtube.com/watch?v=HraWzF6zqM0
Hispanio
https://www.youtube.com/watch?v=Vix0onUf6CQ
Meksiko
https://www.youtube.com/watch?v=RbKfn_dw9PI
Odense (Danio)
https://www.youtube.com/watch?v=gxu--yf6SBs
Padovo
https://www.youtube.com/watch?v=Y_22OAWu900
...
...
...



