Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 mai 2019 1 27 /05 /mai /2019 14:16

27/05/2019

Bildo: Porparolanto de la kurdaj malliberuloj, membroj de la Partio de la Laboristoj en Kurdio (PKK) kaj de la Partio de la Libereco de la Virinoj de Kurdio (PAJK), Deniz Kaya deklaris ĉesigon de la malsatstrikoj en la malliberejo, responde al la alvoko de Abdullah Öcalan, la kurda gvidanto enkarcerigita.

En Turkio, miloj da malliberuloj ĉesigas sian malsatstrikon. Virinoj kaj viroj protestis kontraŭ la kondiĉoj de enkarcerigo de la kurda gvidanto Abdullah Öcalan. La advokatino de la gvidanto de la PKK legis mesaĝon de Öcalan, alvokante finon de la movado, ĉar «la celo estas atingita». La celo estis permesi denove la viziton de iliaj advokatoj. De 2011, Abdullah Öcalan estis senigita je ilia vizito, kaj tiu malpermeso estis nuligita pasintsemajne.

Abdullah Öcalan estas unu el la fonditoj de la Partio de la Laboristoj de Kurdio, organizaĵo listigita kiel «terorista» de Ankaro, kaj de ties okcidentaj aliancanoj. Li estas enkarcerigita de 20 jaroj. Tiujn pasintajn monatojn, laŭ la porkurda partio HDP, ĉirkaŭ 3 000 malliberuloj kuniĝis kun la movado iniciatita de Leyla Güven, porkurda deputitino, kiu rifuzis nutradi sin de pasinta novembro por protesti kontraŭ la izoliteco trudita al Abdullah Öcalan. Ŝi estis kondukita al la malsanulejo por medicinaj esploroj post la ĉesigo de ŝia malsatstriko.

06/05/2019

Kobanî: Miloj da personoj denuncis la malobservadojn kaj ekscesojn plenumitajn de Turkio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/05/kobani-miloj-da-personoj-denuncis-la-malobservadojn-kaj-ekscesojn-plenumitajn-de-turkio.html

11/01/2019

Turkio : 226 politikaj malliberuloj malsatstrikas, la vivo de Leyla Güven estas endanĝerigita

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/01/turkio-226-politikaj-malliberuloj-malsatstrikas-la-vivo-de-leyla-guven-estas-endangerigita.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }