
08/05/2019
Bildo: La kurda Ruĝa-Kruco menciis dimanĉon la unuan kazon de lepro en la kampadejo Al-Hol en la provinco Hasaka, nord-oriente de la lando.
Laŭ la asocioj, kiuj defendas ilin, humanitara katastrofo minacas la francajn infanojn en Sirio. Grupigataj en la kampadejo Al-Hol, nord-oriente de la lando, la nombro de tiuj gefiloj de ĝihadistoj estas ĉirkaŭ 150.
Laŭ siaj familioj restintaj en Francio, ili estas la forgesitoj de la milito en Sirio. Ĉi-vendredon 30an de majo, la parencoj de la infanoj de ĝihadistoj, kiuj kuniĝis kun la Islama Ŝtato, atentigas la publikajn aŭtoritatojn. Tiuj infanoj ŝajne estas ĉirkaŭ 150, pliparte aĝaj je malpli ol 6-jaraj, ĉiuj el franca nacieco.
La registaro ekzamenas la dosierojn kazon post kazo. Sed laŭ iliaj advokatoj en Parizo, agado urĝas. La vivkondiĉoj en la kampadejo Al-Hol, kie ili estas detenitaj, nord-oriente de Sirio, estigas timon de humanitara katastrofo.
Sur foto devenanta de franca avino, kies nepoj estas detenitaj en Sirio, junulino kaj knabo estas videblaj. Ili ambaŭ estas malgrasegaj, elĉerpitaj, kaj vunditaj. Kaj ili ne estas la solaj en tiu situacio. Laŭ M-o Marie Dosé, kiu defendas kvindekon da familioj de francaj ĝihadistoj, ĉiuj infanoj estas en danĝero.
«Humanitara katastrofo»
«Tiuj infanoj estas en stato de totala elĉerpiĝo, malsanaj, misnutritaj, soifantaj, kaj estas submetataj al la epidemioj de la kampoj: ĥolero, tuberkulozo, kaj ĉefe disenterio», eksplikas la advokatino. «Tiun humanitaran katastrofon ebligas la inercio de la francaj aŭtoritatoj», ŝi bedaŭregas.
Malmulte da asocioj ĉeestas surloke en Sirio, kaj ili estas superŝutitaj. 76 000 personoj estas en bezono, plejparte infanoj malpli ol 12-jaraj. «Ĉio mankas malgraŭ la gravegaj klopodoj faritaj. Niaj infanoj traspertis terurajn travivaĵojn. Kia ajn faris iliaj gepatroj, li ne devas restadi sen medicinaj flegadoj», opinias Elodie Schindler, kiu laboras ĉe la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco.
Plurfoje la advokatoj de la familioj alarmis la Prezidentejon, kaj petis repatriigon de ĉiuj infanoj. Kontaktita, la Ministrejo pri Eksteraj aferoj respondis, ke ĝi scias pri la situacio, sed ke la doktrino ne ŝanĝiĝis: la repatriigo de la infanoj okazos kazon post kazo, nur por la neplenaĝuloj orfaj aŭ izolitaj.

