
25/05/2019
Bildo: Linda Zsiga, romaa virino, kiu vivis plurajn jarojn en la kampadejo Pata-Rât en Rumanio deklaris, ke «neniu meritas vivi ĉi tie»
Preskaŭ 10 milionoj da Romaoj vivas en Eŭropo. Ili tamen estas ege sub-reprezentitaj en la eŭropa baloto, kaj suferas malamegajn sintenojn de la populismaj partioj, eksplikas la ĵurnalo "The Guardian".
«Ĉu neniu voĉo signifas neniun estontecon?» sin demandas The Guardian, la 23an de majo 2019. La brita ĵurnalo dediĉas raportaĵon al la romaa komunumo, kiu enkalkulas preskaŭ 10 milionojn da individuoj. Tiu rakonto komenciĝas en Pata-Rât, ĉirkaŭurbo de Kluĵo-Napoka, en Rumanio.
«Por la 1 800 personoj, kiuj vivas ĉi tie, Pata-Rât estas ilia vivloko. Preskaŭ ĉiuj estas je romaa origino, vivas en sanitaraj, malstabilaj kaj malnobligaj kondiĉoj, en improvizita kampadejo konstruita sur rubejo».
La Romaoj estas ofte forpelitaj de la urbo-centroj, kaj apartigitaj en la antaŭurbo. Tio estas la kazo de la familio de Linda Zsiga. «Neniu meritas vivi ĉi tie, ŝi deklaras al "The Guardian", ĉiuj devus havi aliron al la sociaj loĝejoj».
Por lukti kontraŭ tiu maljusteco, Linda provis prezentiĝi ĉe la eŭropa baloto de 2019, sensukcese, ĉar ŝi ne sukcesis kolekti la 20 000 subskribojn necesajn por registri partion en Rumanio. «En tuta Eŭropa Unio, nur tre malmulte da Romaoj estas kandidatoj. Tiuj, kiuj bonŝancas esti elektitaj estas eĉ malpli multnombraj», precizigas la centra-maldekstra ĵurnalo.
Manko de politika reprezenteco
Pata-Rât resumas la situacion de la romaa komunumo en Eŭropo: limigita aliro al kuracado kaj edukado, kaj fortaj diskriminacioj. Tamen ilia populacio ekvivalentas tiun de eŭropa lando je averaĝa dimensio. Plie, «ilia manko de reprezenteco estas aparte alarma, dum la populismaj fortoj lanĉas demonigajn kampanojn kontraŭ ili, en multaj landoj».
"The Guardian" eksplikas, ke en Francio, antaŭnelonge, atako celis la romaan komunumon ; en Italio, Matteo Salvini deziras krei sliparon, kiu listigas la personojn originajn de la komunumo ; en Hungario, Viktor Orbán alvokis lukton kontraŭ «la krimaj nomadoj».
La malvirta cirklo de la segregacio
La brita ĵurnalo ankaŭ paroligas Soraya Post, eŭropan deputitinon de la sveda movado "Virina Iniciativo". Ŝi mem originas de la romaa komunumo, kaj kuraĝigas ilian pli grandan reprezentecon en la institucioj, cele al bremsado de la malvirta cirklo, en kio estas kondukataj la Romaoj, fare de la eŭropaj publikaj potencoj:
«Kiam familioj alvenis en Pata-Rât ĉirkaŭ la rubejo, kelkaj mokis la infanojn, ĉar ili estas malpuraj kaj malbonodoris, eksplikas Linda Zsiga. Tio plifortigis la malvirtan cirklon de segregacio kaj diskriminacio».
Pro tiu malvirta cirklo, la Romaoj havas negativan bildon de si mem. Laŭ ili, «aparteni al tiu socio» ne eblas, konkludas "The Guardian" kaj Soraya Post.