Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 mai 2019 4 02 /05 /mai /2019 21:48
Foto: Institut Max Planck

02/05/2019

Esploristoj de la revuo "Nature" anoncis merkredon 1an de majo, ke la Denisova hominido vivis sur la Tibeta altebenaĵo antaŭ almenaŭ 160 000 jaroj. Pruvo estis establita danke al la esploro de peco de mandiblo, malkovrita en groto, fare de tibeta monaĥo.

Ĝis nun, neniu pruvo ekzistis pri la ekzistado de la Denisova hominido, krom en tiu Siberia groto, kie la hominido, samtempulo de nia kuzo Neandertala homo, estis malkovrita. Tiu makzelo estas do granda surprizo kaj granda malkovro, kaj ĝi atestas tion:  la Denisova hominido vivis ne nur en Siberio, kaj verŝajne migris en la tuta azia kontinento.

Ni jam scias, ke la denisova DNA postvivas, en formo de spuroj, en la nunaj aziaj populacioj, kaj interalie en Tibeto, sed temas pri materiala pruvo, kiu eksigas dubon.

La esploro de tiu makzelo komenciĝis antaŭ naŭ jaroj, en Ĉinio. La fosilio mem estis malkovrita en la jaroj 1980, kaj de tiam atendis tiun malkovron. La denisova adoleskanto, al kiu apartenis tiu makzelo vivis sur la tibeta altebenaĵo, antaŭ 160 000 jaroj. Ĝi estas la plej maljuna pruvo de homa ĉeesto en Tibeto.

Laŭ la sciencistoj, tio ĉefe pruvas, ke antaŭ la alveno de la «homo sapiens», Denisova evoluis por elteni samtempe la altitudon, 3 300 metrojn, kie estis trovita la mandiblo, kaj la manko de oksigeno. Li aliparte dividas kun la nuntempaj tibetanoj, genon, kiu ebligas al la sango ne densiĝi en reduktita atmosfero.

Laŭ la sciencistoj, multaj aliaj malkovroj atendas ilin, koncerne la misterian Denisovan hominidon, kiuj plu kuŝas en la tirkestoj de la muzeoj.  

neniammilitointerni - dans scienco
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }