
12/05/2019
La kubaj asocioj pri defendo de la rajtoj de la GLATIaj personoj organizis sabaton 11an de majo, paradon sur la stratoj de Havano spite la avertojn de la registaro, kiu ne permesis tiun manifestacion.
Pli ol mil Kubanoj, svingante ĉielarkajn flagojn, manifestaciis laŭ preskaŭ kilometro en la urbo, antaŭ ol esti haltigitaj de la policistoj. Civilvestitaj policistoj arestadis almenaŭ tri aktivulojn, dum ili postulis de la aliaj partoprenantoj, ke ili disiĝu, ĉar neniu antaŭpermeso estis decidita de la registaro koncerne tiun manifestacion.
«Decidiga momento»
«Temas pri decidiga momento por la GLATIa komunumo sed ankaŭ, pli ĝenerale, por la kuba civita socio», deklaris Maykel Gonzalez Vivero, sendependa ĵurnalisto kaj aktivulo pri la rajtoj de la samseksemaj, ambaŭseksemaj, kaj transgenrulaj personoj. «La sociaj retoj ludas sian rolon, kaj la civita socio demonstris, ke ĝi havas forton, kaj povas surstratiĝi se necese. Ekde nun, la registaro enkalkulu tion», li aldonis.
Manifestacioj ekzistas en Kubo, sed ili estas principe organizitaj de la registaro por celebri la revolucion de 1959 aŭ kritiki Usonon. Temas nur pri la dua manifestacio organizita en Kubo sendepende de la publikaj institucioj, post manifestacio pasintmonate kontraŭ krueleco al la bestoj – tiu ĉi estis permesita de la aŭtoritatoj.
Aktivuloj alvokis al organizado de tiu marŝado, post nuligo de la jara defilado por la samseksemaj rajtoj, enkadrigita de registara organizaĵo, komence de la semajno. Ili promociis tiun manifestacion pere de la sociaj retoj. En decembro 2018, la komisiono taskita pri redaktado de la nova Konstitucio modifis la projekton de reformo por nuligi ĉian mencion pri edziĝo, ĉar multnombraj kubanoj esprimis dum publika konsultado sian malkonsenton pri teksto, kiu malfermas la vojon al samseksema edziĝo.