Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 mai 2019 1 06 /05 /mai /2019 15:55
Foto Hawarnews

06/05/2019

Bildo: Manifestacio sur la paco de la Liberaj Virinoj, en la urbo Kobanî 

Miloj da Kurdoj manifestaciis sur la placo de la Liberaj Virinoj, en la urbo Kobanî, por denunci la karceran izolitecon truditan al la kurda gvidanto Abdullah ÖCALAN fare de la turka reĝimo, kaj la silenton de la internacia komunumo pri la ekscesoj plenumitaj de Turkio en Afrino.

La manifestaciantoj kolektiĝis ekde la unuaj horoj de la mateno sur la placo de la Liberaj Virinoj, ornamita per bildoj de la malsatstrikantoj kaj de  ÖCALAN. 

Ahmed Khoja, membro de la ĝenerala Konsilio de la Partio de la Demokratia Unio (PYD), kondamnis la silenton de la internacia komunumo pri la konstruado, fare de Turkio, de muro ĉirkaŭ Afrino.

Siaflanke, la kunprezidento de la leĝofara Konsilio de Manbij, Mohammed Ali, alvokis la internacian komunumon, ke ĝi adoptu aranĝojn koncerne la ekscesojn plenumitajn de la turka Ŝtato kaj de ties ĝihadistaj helpantoj en Afrino kaj aliaj siriaj regionoj, viktimoj de teroristaj atakoj.    

Miloj da personoj skandis sloganojn, salutante la 7 000 malsatstrikantojn en la turkaj malliberejoj kaj la 15 kurdajn politikajn enkarcerigitojn, kiuj komencis la 30an de aprilo, "morto-faston" por rompi la izolitecon de ÖCALAN.   

La kurda gvidanto Abdullah Ocalan renkontis siajn advokatojn, post ok jaroj da malpermeso

Bildo: Portreto de la kurda gvidanto Abdullah ÖCALAN, portata de manifestaciantino. 

La advokatoj de la jura kabineto Asrin anoncis hodiaŭ en gazet-komunikaĵo, ke ili vizitis sian klienton Abdullah ÖCALAN, sur la prizon-insulo de Îmralî.

La advokatoj de la kurda gvidanto precizigis, ke la vizito okazis la 2an de majo, kaj ke ili organizas gazetkonferencon hodiaŭ je la 15a horo, pri tiu renkontiĝo, kiu okazas post 8 jaroj de malpermeso de vizito.

«Ni renkontis nian klienton, S° Abdullah ÖCALAN, en la F-tipa malliberejo de Îmralî, la 2an de majo 2019. Gazetkonferenco okazos en la hotelo Hill, en Taksimo, al kio ni invitas ĉiujn membrojn de la amaskomunikiloj», anoncis la komunikaĵo.     

Jen la enhavo de la mesaĝo, kiun ricevis la advokatoj el la malliberejo de Îmralî fine de la pasinta semajno: 

«Socia kaj profunda repaciĝo necesas kadre de tiu historia procezo.

Procezo de demokratia intertraktado estas absolute necesa, for de ĉia fokuso kaj kulturo de konflikto, por solvo de la problemoj.

Ni povas solvi la problemojn en Turkio, inkluzive en tiu regiono, eĉ pri la problemo de la milito, per intelekta, politika kaj kultura forto, kaj ne per instrumentoj de fizika perforto.

Ni opinias, ke ni serĉu solvadon de la problemoj en Sirio kun la Siriaj demokratiaj fortoj (SDF), forpuŝante ĉian kulturon de konflikto, kaj en perspektivo de loka demokratio, kiu devas esti garantiata de la Konstitucio, kadre de unuiĝo de Sirio. En tiu kadro, ni atentu la antaŭzorgojn de Turkio.

Ni ja omaĝas la rezistadon de la amikoj en la malliberejoj kaj ekstere, sed samtempe, gravas al ni emfazi, ke ili ne devas riski sian sanon kaj vivon. Por ni, ilia sano mensa, fizika, kaj spirita estas pli grava ol ĉio ajn. Ni opinias, ke la plej signifa sinteno estas ligita al disvolviĝo de mensa kaj spirita sinteno.

Nia opinio en Îmralî estas, ke ni devas profundigi kaj klarigi la esprimmanieron, kiun ni jam difinis en la deklaro de Noruzo 2013, kaj daŭrigi laŭ tiu vojo.

Laŭ ni, digna paco kaj solvo bazita sur demokratia politiko estas precipa. 

Ni estas dankemaj kaj omaĝas ĉiujn personojn, kiuj maltrankviliĝis pri nia situacio, kaj kiu reagis». 

https://rojinfo.com/ocalan-nous-avons-besoin-dune-reconciliation-sociale/

11/01/2019

Turkio : 226 politikaj malliberuloj malsatstrikas, la vivo de Leyla Güven estas endanĝerigita

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/01/turkio-226-politikaj-malliberuloj-malsatstrikas-la-vivo-de-leyla-guven-estas-endangerigita.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }