
30/05/2019
Komunikila Ĉernobilo - Serge HALIMI , Pierre RIMBERT
Ekde la elekto de s-ro Donald Trump la monda ĵurnalista elito disvastigas komplot-teorion laŭ kiu Kremlo regas la Blankan Domon. Enketo frakasis tiun elkovaĵon. Ĉu la rondo de la racio fariĝi paranoja ? La 24-AN de Marto 2019 : tago, kiu devus eniri la historion kiel la nigra dimanĉo de la komunikiloj. Sur kvar koncizaj paĝoj la usona ministro pri justico resumis la ĉefajn konkludojn de la speciala prokuroro Robert Mueller. Tiu ĉi, de pli ol du jaroj, kun konsiderindaj rimedoj, enketadas pri la (...)
https://eo.mondediplo.com/article2726.html
En Latinameriko la reveno de la komunikilaj monstroj - Anne-Dominique CORREA
Argentino, Ekvadoro, Brazilo : ĉie la sama scenaro. Konservativaj gvidantoj enpotenciĝas post longa periodo de maldekstraj registaroj. Apenaŭ elektitaj, ĉiuj ŝajnas esti obsedataj de urĝa tasko : maltriki la disponojn de reguligado de la gazetaro, kiujn iliaj antaŭuloj starigis por enkadrigi la politikan potencon de la privataj komunikiloj. MALPLI OL jaron post sia enpotenciĝo, en Majo 2017, la ekvadora prezidanto Lenín Moreno subskribis la deklaron de Chapultepec pri la esprim-libereco. Tiu teksto (...)
https://eo.mondediplo.com/article2735.html
Demokratia obstino en Sudano - Giovanna LELLI
Senigita je petrol-rento depost la secesio de ĝia suda parto en 2011, ruinigita de tro grandaj armeaj elspezoj, Sudano estas submetata al la rigoreca kuratorado de la Internacia Mon-Fonduso. La lando, kiu revis esti la grenejo de la araba mondo, ne plu povas eĉ nutri siajn loĝantojn. Kolerigita, la loĝantaro forpelis la diktatoron Omar al-Baŝir. Sed ĉu la armeo lasos la regadon ? LA 19-an de decembro 2018, la sudana registaro anoncas, inter aliajn altiĝojn, triobliĝon de la prezo de pano, de 1 (...)
https://eo.mondediplo.com/article2729.html
Heroo fariĝinta mortbatenda - Juan BRANCO
Politika rifuĝinto ekde la jaro 2013 en la ambasadejo de Ekvadoro en Londono, Julian Assange, la 11-an de Aprilo, estis transdonita al la britaj instancoj. Se li estos transdonita al Usono, la fondinto de Vikiliko (WikiLeaks) estos en granda danĝero. Per tio, ke li malkaŝis milionojn da tiklaj dokumentoj, li faris tiun laboron, kiun oni atendas de la ĵurnalistoj ; ĉu ĝuste pro tio tiom da kolegoj forlasis lin ? EN LONDONO, tiun ĉi 9-an de Novembro 2016, antaŭ la matena krepusko. 45-jara (...)
https://eo.mondediplo.com/article2736.html
Alia historio de la merkantilismo - Alain BIHR
Ĉu la temo emfazata de s-ro Donald Trump, de la „Usono unue” montras la volon reveni al la merkantilismo de la 16-a kaj 17-a jarcentoj, kiu celis submeti la komercajn rilatojn al la klopodoj de la ŝtato akiri potencon ? Tiu hipotezo subtaksas la ligojn, kiuj unuigas la merkantilismon kaj la liberkomercon ĉirkaŭ sama strategio : konkeri la mondmerkaton. LA MERKANTILISMO, politika ekonomio de la frua aĝo de la kapitalismo, estas ordinare prezentata kiel ekonomia doktrino, laŭ kiu la noblaj metaloj (...)
https://eo.mondediplo.com/article2730.html