26/05/2019
Pluraj dekoj da miloj da Israelanoj kolektiĝis en Tel-Avivo, por denunci «atencon kontraŭ la jura Ŝtato» kaj «danĝeron por la demokratio».
La manifestaciantoj protestas kontraŭ leĝprojekto, kiu celas protekti la Ĉefministron, Benjamin Netanjahu, kontraŭ juraj persekutoj, kaj limigi la potencon de la Ĉefkortumo.
«Mi venis por protesti kontraŭ la leĝoj, kiujn Benjamin Netanjahu volas balotigi, eksplikas Gay Ŝahar, manifestacianto. Ili transformos la demokratian Ŝtaton Israelon en diktaturon, kiel en Turkio aŭ Rusio, kie la oficialuloj kaj politikuloj superas la leĝojn».
«Ni ne lasos vin transformi demokratian Israelon en privatan kortegon de reĝa familio aŭ sultanejon», deklaris Benny Gantz, ĉefo de la alianco centra-dekstra Blua kaj Blanka, ĉefa opozicia partio.
Nova koalicio
Reelektita en aprilo por 5a mandato, Benjamin Netanjahu-n celas tri kulpaj proceduroj, pro «koruptado», « fraŭdo» kaj «konfidekspluato». Lia aŭdienco estas antaŭvidita en oktobro. La Ĉefministro tute neas la akuzojn, kaj denuncas «ĉasadon kontraŭ sorĉistinoj».
Netanjahu nun fondas novan koalicion kun la partioj dekstraj, ekstremdekstraj kaj religiaj, kiu ebligos al li kontroli 65 el la 120 seĝoj de la Kneset.
Plejparte el la partioj, kiuj kuniĝos kun tiu koalicio, favoras garantii imunecon al la Ĉefministro, kaj limigi la potencojn de la Ĉefkortumo, akuzata de la ultranaciismaj partioj, ke ĝi estas tro liberala kaj enmiksiĝa.
Netanjahu havas ĝis merkrede por prezenti novan registaron, sed ĝis nun, li kontraktis nenian akordon kun partio.
