23/05/2019
Unuiĝintaj Nacioj petas de Hungario, ke ĝi ne plu senigu la migrantojn je nutraĵoj en siaj transitaj centroj, ĉe la Serba-hungara landlimo. Plurfoje admonita, la eŭropa lando rifuzas nutradi la rifuzitajn azilpetantojn.
Alarmo de Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj (CEDH) tute ne utilis. Pli ol du monatojn post la akuzoj de la eŭropa instanco pri justico, Hungario estas denove admonita, ĉi-foje de UN, pro ĝia mastrumado de la migrantoj, ĉeestantaj sur sia teritorio.
La Alta-Komisaro de UN pri Homaj rajtoj akuzis vendredon 3an de majo, la hungarajn aŭtoritatojn, ke ĝi intence rifuzis nutradi rifuzintajn azilpetantojn en transitaj centroj, ĉe la landlimo kun Serbio.
Hungario, membro-Ŝtato de Eŭropa Unio, tamen promesis ĉesigi tiun praktikon post la averto de la CEDH en februaro 2019.
Senigitaj je nutraĵoj dum kvin tagoj
«Almenaŭ 21 migrantoj, kiuj atendas sian elpeladon, estis senigitaj je nutraĵoj fare de la hungaraj aŭtoritatoj – en kelkaj kazoj ĝis kvin tagoj -» de post aŭgusto 2018, laŭ la Alta-Komisaro. UN maltrankviliĝas pro tiu praktiko, kaj bedaŭras, ke la hungara leĝo ne estis modifita por malhelpi tian eksceson.
Laŭ la porparolanto de la Alta-Komisaro, Ravina Ŝamdasani, post kiam ilia azilpeto estas rifuzita, ĉiuj adoltaj migrantoj, escepte de la gravedaj kaj mamnutrantaj virinoj, «estas intence senigitaj je nutraĵoj».
En aŭgusto 2018, enketo de la NRO Human Right Watch malkaŝis, ke la hungara oficejo pri migrado decidis ĉesigi disdonadon de nutraĵoj al la personoj, kies azilpeto estis rifuzita kaj detenitaj en la transitaj centroj, eĉ se tiuj ĉi apelaciis la decidon.
La vivkondiĉoj en ambaŭ transitaj areoj en Hungario - Tompa kaj Röszke – estas oftege kritikataj fare de la NeRegistaraj Organizaĵoj, la internaciaj organizaĵoj, kaj Eŭropa Unio.
Hungario forpuŝas ĉian kulpecon
«Ni kuraĝigas Hungarion, ke ĝi respektu siajn devigojn pri Homaj rajtoj koncerne tiujn, kiuj estas senigitaj je libereco, jen en transitaj areoj, jen en detencentroj, kie ili ne povas kontentigi siajn bezonojn», ripetis la Alta-Komisaro.
Flanke de Hungario, la registaro de la konservativa Viktor Orbán opinias, ke «Hungario respondecas nek pri tiuj, kiuj ne petas azilon, nek pri tiuj, kies azilpeto estas rifuzita». En la oficiala blogo de la registaro, li konsideras, ke la rifuzitaj migrantoj, estas liberaj forlasi la landon, kaj reiri al Serbio.
En Francio, pluraj politikaj maldekstraj famuloj postulis «punon» kontraŭ Hungario pro «indigniga traktado de la migrantoj»
