Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 mai 2019 3 15 /05 /mai /2019 20:55
Foto: DPA

15/05/2019

Bildo: «fremduloj, ne dankon», malamika murskribaĵo sur gastejo por familioj de fremdaj rifuĝintoj en Groß, Lüsewitz, Meklemburgo-Okcidenta Pomerio :

Raporto de la germana ministrejo pri Internaj aferoj registris 7 701 ksenofobiajn agojn, kaj 1 799 antisemitajn agojn en 2018, t.e ekkresko de 19,7%. Preskaŭ 90% el la aŭtoroj devenas de ekstremdekstro, dum la migrantoj estas kutime akuzataj pri kulpeco de tiuj krimoj.

La krimaj agoj ksenofobiaj kaj antisemitaj kreskis je preskaŭ 20% en Germanio pasintjare, laŭ la lastaj nombroj de la ministrejo pri Internaj aferoj, publikigitaj mardon 14an de majo.

En sia raporto, tiu ĉi registras 7 701 ksenofobiajn krimajn agojn, kio reprezentas ekkreskon de 19,7% kompare kun 2017. La antisemitaj agoj siaflanke atingas 1 799, kun simila ekkresko.

 

90% el la aŭtoroj estas ekstremdekstruloj 

Preskaŭ 90% el la aŭtoroj devenas de ekstremdekstraj medioj, precizigis la konservativa ministro pri Internaj aferoj Horst Seehofer dum gazetkonferenco.

Malgraŭ jardekojn da pentofarado pri la Holokaŭsto, Germanio ne estas escepto en Eŭropo, kie la atakoj kontraŭ judoj disvastiĝas.

 

Antisemitismo «ne estas importaĵo» 

Mardon, la soci-demokrata ministro pri fremdaj aferoj Heiko Maas denove maltrankviliĝis pri tio. Antisemitismo «ne estas importaĵo», li atentigis, dum ofte, la migrantoj originaj de arabaj landoj estas parte akuzataj, ke ili kulpas pri la kreskado de la atakoj kontraŭ judoj.

Inter 2015 kaj 2016, Germanio akceptis pli ol milionon da migrantoj devenintaj de Sirio, Afganio aŭ Irako. «Multaj el tiuj, kiuj venis en Germanion, ricevis tre junaj antisemitismajn antaŭjuĝojn», menciis tamen Heiko Maas dum inaŭguro de eŭropa reto de lukto kontraŭ antisemitismo.    

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }