Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 mai 2019 7 05 /05 /mai /2019 21:52

05/05/2019

Pluvo da raketoj, pafitaj de Gazao, falegis sur la israelan teritorion. Tsahal  rebatis per aerbombardoj, kiuj mortigis majoron de Hamaso kaj civilulojn. 

Dimanĉon 5an de majo, nova pluvo da raketoj pafitaj de Gazao, falegis sur Israelon, dum la dua tago de perforto inter Israelanoj kaj Palestinanoj. De post sabato, ĉirkaŭ 430 raketoj estis pafitaj de Gazao al la israela teritorio. La armeo indikis, ke ĝi interkaptis grandan nombron da ili. Temas pri unu el la plej gravaj nombroj da raketoj pafitaj al Israelo en daŭro de du tagoj, dum la perfortoj de tiuj lastaj jaroj inter la armitaj palestinaj grupoj kaj la Hebrea Stato. Israelo rebatis ekde sabato, efektivigante aeratakojn sur Gaza-sektoro. Majoro de la Hamaso estis mortigita de unu el tiuj aeratakoj.      

 

Jaron post la "marŝado de la granda reveno" 

La 30an de marto, kvin Palestinanoj estis mortigitaj, dum dekoj da miloj da personoj kolektiĝis, okaze de la unua datreveno de la «marŝado de la granda reveno». Vendredon 3an de majo, du Palestinanoj estis mortigitaj dum alfrontiĝoj, laŭlonge de la landlimo kun Israelo.

De post sabato, centoj da raketoj estis pafitaj de Gazao al Israelo, kiu lanĉis aeratakojn. Almenaŭ naŭ Palestinanoj estis mortigitaj kaj tri Israelanoj. Inter la Palestinanoj mortigitaj, knabino 14-jara kaj ties graveda patrino, tuŝitaj de atako kontraŭ ilia domo en Gazao, laŭ la Ministrejo pri sano de la Hamaso, kaj proksimuloj de la viktimoj. Fratino de la knabino estis grave vundita.

La israela armeo asertis, ke ĝi celas nur militajn lokojn. Ĝi kontestis tiun version de la faktoj, atribuante tiujn mortojn al la Hamaso, kiu regas en la enklavo, sen provizi pli da precizigoj. Ankaŭ respondeculo de la Hamaso estis mortigita de israela bombardo. La armita branĉo de la Hamaso prezentis Hamad al-Khodori, 34-jara, kiel unu el siaj majoroj. Li estis laŭ ĝi intence celita.

15/05/2018

Perfortaĵoj en Gazao : kian rolon ludas Hamaso en la protestmovado?

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/05/perfortajoj-en-gazao-kian-rolon-ludas-la-hamaso-en-la-protestmovado.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }