Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 mai 2019 1 13 /05 /mai /2019 14:48
Bildo: «Kapitalismo mortigas la planedon»

13/05/2019

Pasintan dimanĉon, dekoj da miloj da Eŭropanoj, adoltoj kaj infanoj, marŝadis por la planedo, kaj por socia justeco. En  Bruselo, inter 15 000 kaj 17 000 manifestaciantoj marŝadis, postulante de la politikuloj, ke ili metu la medion kore de la eŭropaj balotoj.

La manifestacio estis organizita de Greenpeace, sindikatoj, kaj platformoj kiel Tam Tam (kolektivo de spertuloj, asocioj, surlokaj aktivuloj kaj civitanoj):

«Koncerne la klimatan ŝanĝiĝon, ni postulas investadon je almenaŭ 4 miliardoj da eŭroj en la trajnoj kaj metrooj. Koncerne la sociajn demandojn, ni postulas egalecon inter viroj kaj virinoj, koncerne salajrojn  kaj pensiojn. Pri sano, ni volas pli bonan reglamenton de la prezoj de la medikamentoj», eksplikis Brieuc Wathelet, aktivulo en la platformo "Tam Tam".     

«Por la tero, estas la horo de la funebro». Kelkaj manifestaciantoj, kiel Florence Demarey, deziris krei ŝokon:

«Hodiaŭ, ni funebras nian planedon, nian klimaton, ĉiujn vivantajn estaĵojn, ni bezonas veki, ŝoki la homojn, ĉi tie kaj nun».        

En Britio, miloj da patrinoj kaj infanoj marŝadis sur la stratoj de Londono por protesti kontraŭ la neagado de la registaro. Laŭ ili, la vivtenado de la estontaj generacioj estas grava temo:

«Tio estas prioritato, la politikistoj devas kompreni, ke tio gravas, kaj ke ni bezonas agadi ekde nun».

Marŝadoj por la klimato amasigis milojn da Eŭropanoj ankaŭ en Hispanio, Nederlando, Kipro kaj en Ĉeka Respubliko ĉi-semajnfine.

https://fr.euronews.com/2019/05/13/danser-marcher-pour-la-planete-et-pour-la-justice-sociale#

https://www.youtube.com/watch?v=2FcbhxDELuE

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }