Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 mai 2019 5 10 /05 /mai /2019 21:16
Tiksa Negeri / REUTERS

10/05/2019

Bildo: en teksaĵa uzino de la industria parko de Aŭasa, en Etiopio, novembro 2017.  

La Etiopianoj estas la plej malbone pagitaj el la tutmonda vestaĵa industrio, for malantaŭ Bangladeŝo.

La salajruloj de la vestaĵaj uzinoj de Etiopio, kiuj laboras por varmarkoj kiel Guess, H&MCalvin Klein estas la malpli bone pagitaj en la mondo, kun nur po 26 dolaroj (23 eŭroj) monate, laŭ raporto publikigita mardon 7an de majo.

Etiopio, kiu ambicias fariĝi la ĉefa manufaktura centro de la kontinento, logis la investistojn, emfazante la konsenton de la salajruloj, ke ili laboros por malpli ol triono el la salajro de la laboristoj de Bangladeŝo, asertas la raporto de la Centro Stern por la aferoj kaj homaj rajtoj ĉe la universitato de Novjorko. Laŭ tiu studaĵo nomita «Fabrikita en Etiopio: la defioj de la nova landlimo de la vestaĵa industrio», la salajruloj de Bangladeŝo, ja malbone pagitaj, perlaboras po 95 dolarojn monate, tiuj de Kenjo po 207 dolarojn kaj tiuj de Ĉinio po 326 dolarojn.

«Anstataŭ konsentemajn kaj malkostajn laboristojn en Etiopio, la provizantoj bazitaj eksterlande renkontis dungitojn malfeliĉajn pro iliaj salajroj kaj iliaj vivkondiĉoj, kiuj pli kaj pli protestas, ĉesigante la laboron, eĉ demisiante, deklaris la kundirektoro de la centro, Paul Barrett. Pro ĝia urĝeco krei varmarkon «made in Ethiopia» («fabrikita en Etiopio»), la registaro, la mondaj varmarkoj kaj la fremdaj fabrikistoj ne antaŭvidis, ke la baza salajro estas tutsimple tiel malalta, ke la laboristoj ne povas vivteni sin per ĝi».

         

Ripetataj strikoj kaj forta rotacio de personaro 

Laŭ la raporto, la salajruloj de la konfekcio, inter kiuj multaj virinoj, vivtenas sin malfacile, estas tre malmulte formitaj, kaj kulturaj konfliktoj kontraŭstarigas ilin al la estroj de la uzinoj, devenintaj de Azio.

La raporto studadis specife la industrian parkon de Aŭasa (sudo), unu el la kvin industriaj centroj inaŭguritaj de la registaro de post 2014, kiu dungas 25 000 personojn, kaj fabrikas vestaĵojn por varmarkoj de la tuta mondo. Post kelka tempo, ĉirkaŭ 60 000 personoj ŝajne laboros tie. Entreprenoj ĉinaj, hindaj kaj srilankaj ekfunciigis uzinojn en tiu parko.

La registaro esperas, ke la eksportadoj de vestaĵoj, kiuj reprezentas nun po 145 milionojn da dolaroj jare, atingos ĉirkaŭ 30 miliardojn. Tiu celo «ŝajnas nerealigebla», laŭ la raporto, interlie ĉar la malaltaj salajroj estigis moderan produktivecon, ripetitajn strikojn kaj rotacion de personaro. Uzinoj anstataŭis sian tutan personaron averaĝe ĉiun jaron, indikas la raporto.

Etiopio estas la dua lando plej loĝata en Afriko, kun ĉirkaŭ 150 milionoj da loĝantoj, kiuj vaste plu vivas de agrikulturo kaj suferas sekecojn kaj malriĉecon. La "Centro Stern" alvokas la etiopian registaron, ke ĝi starigu minimuman salajron kaj ellaboru longtempan ekonomian planon, por plifortigi la vestaĵan industrion.                               

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }