Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 mai 2019 5 31 /05 /mai /2019 20:46

31/05/2019

La ĉiamfrosta grundo estas difinita kiel grundo, kies temperaturo daŭre malsuperas 0 gradon dum almenaŭ 2 sinsekvaj jaroj. Tia grundo reprezentas 20% el la tersurfaco, t.e 25 milionoj da kvadrataj kilometroj.

La precipa parto de la ĉiamfrosta grundo (permafrosto) troviĝas en la altaj altitudoj kaj la montaraj masivoj, ĉeestantaj aparte en Alasko, Kanado, Siberio kaj Alpaj ĉenoj. Sed nuntempe, la fandiĝo de tiuj frostaj teroj estas observataj, reage al la ŝanĝiĝo de la naturmedio kaj de la antropiaj perturboj (kaŭzitaj de la homaj aktivecoj).

Fakte, la tutmonda klimata varmiĝo estigas degelon de la grundo, liberigante bakteriojn, kiuj difektos la organikan materialon entenitan en tiu grundo de post la lasta glacia periodo, antaŭ 12 000 jaroj, tiel liberigante karbonan dioksidon en la atmosferon. Tiu liberigo de forcejefika gaso siavice pliampleksigos la klimatan varmiĝon: ĉar la kvanto da karbono entenita en la permafrosto superas duoble la kvanton entenitan en la atmosfero. Pro tio, la sciencistoj parolas pri klimata prokrastita bombo.       

Plie, ankaŭ hidrargo, amase stokita en la permafrosto (plej granda rezervejo de hidrargo sur la Tero) komencas ellasiĝi kaj infektadi la nutradĉenon, kuniĝante kun la oceanoj.

Alia katastrofa konsekvenco de la degelo de la permafrosto: virusoj enfositaj en la permafrosto estas malkovritaj en la glacio.  En 2016 en Siberio, sporoj da antrakso, aĝaj je 70 jaroj liberiĝis el kadavro de boaco post la degelo de permafrosta tavolo. Tiu evento kaŭzis la morton de infano ; ankaŭ miloj da boacoj estis infektitaj. Tamen, la virusoj liberigitaj de la klimata varmiĝo estas ĝis nun ĉeestantaj en la supraĵaj tavoloj de la permafrosto ; tiuj infektaj agentoj estas do la plej freŝdataj, kaj estas konsekvence jam konataj de la moderna medicino.

La vera danĝero ĝis nun estas la politika volo de la rusia prezidento Vladimir Putin, ekspluatadi industrion en tiu regiono de la planedo, riĉa je valormetaloj, kiel oro aŭ diamantoj, riskante akceladi la degelon de la permafrosto.

Fine, krom la liberigo de forcejefika gaso, metaloj kaj virusoj, la degelo de la permafrosto estigas ankaŭ problemojn de misformado de la grundo, terglitoj, aŭ kotaj fluadoj, interalie en Siberio aŭ Alasko.

La celo estas do sukcesi detenadon, reduktadon kaj haltigon de forcejefika gaso, kiu rezultas de la homaj aktivecoj, por malhelpi la degelon de la permafrosto, kaj eviti la multobliĝon de ĝiaj katastrofaj konsekvencoj. Kaj tio, antaŭ ol atingi baskulpunkton: super difinita altiĝa grado da temperaturoj, la permafrosto plu fandiĝos kaj plu ellasos forcejefikajn gasojn en atmosferon, kia ajn estu la malaltiĝo de la ellasiĝoj.                      

24/05/2019

Tutmonda striko por la klimato: la soleca lukto de rusia studento

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/05/tutmonda-striko-por-la-klimato-la-soleca-lukto-de-rusia-studento.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }