Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 mai 2019 5 17 /05 /mai /2019 16:12
Bildo: “La tuta mondo rigardas”

17/05/2019

Bildo: “La tuta mondo rigardas”

La NeRegistara Organizaĵo Human Rights Watch certigas en komunikaĵo, ke la ĉeĉena polico arestadis kaj torturis samseksemulojn en Grozno. 

La situacio tute ne pliboniĝas en Ĉeĉenio. En gazet-komunikaĵo publikigita merkredon 8an de majo, Human Rights Watch (HRW) denuncas «novan ondon da kontraŭ-geja represio» en la lando. La ĉeĉena polico efektivigis «novan serion de kontraŭleĝaj arestadoj, draŝadoj kaj humiligaj agoj kontraŭ viroj supozataj samseksemuloj aŭ ambaŭseksemuloj», estas legeble en la teksto.

La NRO asertas aliparte, ke ĝi ricevis atestojn de kvar viroj enkarcerigitaj en centro administrata de la departemento pri internaj aferoj  de Grozno – ĉefurbo de Ĉeĉenio – inter decembro 2018 kaj februaro 2019.

  

«Malliberulo estis seksperfortita per bastono» 

«La polico frapis ilin uzante bastonojn kaj tubojn el polipropileno, per piedoj, kaj torturis tri el la kvar viroj per elektraj malŝarĝoj, detaligas HRW. Malliberulo estis seksperfortita per bastono».  

La kvar viroj ŝajne estis detenitaj dum periodoj de tri tagoj ĝis dudek tagoj. «En almenaŭ tri kazoj, la polico postulis gravan sumon da mono kontraŭ liberigo de la enkarcerigitaj viroj», aldonis la NRO.

Laŭ Igor Koĉetkov, prezidento de rusia GLATIa reto, la ĉeĉena polico detenis almenaŭ 23 virojn inter decembro 2018 kaj aprilo 2019, pro ilia supozata samseksemo aŭ ambaŭseksemo. Pasintan januaron, li asertis, ke preskaŭ «40 personoj jam estis arestitaj […] kaj almenaŭ du personoj mortis post torturoj».

La rusia ĵurnalo "Novaïa Gazeta" malkaŝis en 2017, ke la samseksemuloj estas celo de persekutadoj fare de la ĉeĉenaj aŭtoritatoj. Similaj atestoj estis poste kolektitaj de pluraj amasinformiloj, kaj pluraj ĉeĉenaj rifuĝintoj estis akceptitaj eksterlande.

Fronte al la demando de NROj kaj asocioj, enketo estis malfermita en 2017 fare de la rusia prokuroraro. Sed la enketistoj menciis, ke ili ricevis «neniun oficialan plendon» de viktimo. La rusia GLATIa reto kaj pluraj NROj bedaŭris plurfoje, ke neniu «serioza enketo» estis komencita.

«La internaciaj partneroj de Rusio, inkluzive de Eŭropa Unio kaj ties Membro-ŝtatoj, Usono kaj Kanado devus premi al la rusiaj aŭtoritatoj, ke ili enketu el rigoreca maniero pri la kazoj de torturo, kaj kulpigu la aŭtorojn pro iliaj agoj», postulis Human Rights Watch.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }