Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 mai 2019 2 28 /05 /mai /2019 21:01
REUTERS/Ricardo Moraes 

28/05/2019

Bildo: La loĝantoj de la faveloj de Rio-de-Ĵanejro surstratiĝis dimanĉon 26an de majo por denunci la perfortojn de la sekurecaj fortoj. 

La loĝantoj de la faveloj de Rio surstratiĝis dimanĉon 26an de majo por denunci la policajn perfortojn. La nombro de personoj mortigitaj de la polico kreskis je 18% en daŭro de jaro. La manifestaciantoj denuncas genocidon kontraŭ loĝantoj nigraj kaj malriĉaj. 

«Ĉesigu mortigi nin!», krias tiu nigra virino, kun celtabulo desegnita sur ŝia t-ĉemizo.

Per spektaklo de danco, slamo, teatro, pluraj kolektivoj venis prezenti la ĉiutagan suferon de la loĝantoj de la faveloj. Sonregistradoj de pafoj estis aŭdataj, kaj la larmoj fluadis laŭ la vangoj de la spektantoj.

En Rio, la nombro de personoj mortigita de la polico kreskis ĝis 18% en daŭro de jaro. Tiu rekordo rezultas el la politiko pri sekureco de la nova guberniestro de la urbo. Li antaŭnelonge allasis, ke li petis helpon de kaŝpafistoj por mortpafi suspektitojn en la faveloj.

Artur Viana estas 20-jara. Li estas nigrulo, kaj loĝas en la aranĝo de faveloj de Maré. «Mi apartenas al tiu kategorio de korpoj, kiu povas esti mortigita, konforme kun la modelo de la nuna publika sekureco, li eksplikas. Mi konscias, ke mia korpo estas la celo de tiuj policaj operacoj kaj de tiuj perfortoj».

Antaŭ dek tri jaroj, Monica Cunha funebris la morton de sia filo, samaĝa kiel Artur, mortigita de policistoj. «Ni ne estas la malplimulto, ni estas la plimulto, kaj ni petegas de vi, ke vi lasu nin plu vivi. Ankaŭ ni meritas aparteni tiun Ŝtaton, kiun ni konstruadis» ŝi vigle asertis .    

La manifestacio laŭiras la plaĝon Ipanema-n, unu el la plej riĉaj kvartaloj de Rio. La socialista deputitino Renata Souza venis subteni la manifestacion, kiun ŝi juĝas simbola. «La faveloj, la antaŭurbo venas ĉi tien por diri al la elito, ke oni ne povas neglekti la vivojn en la faveloj. Ĉar tiel longe, kiel la faveloj ne spertos pacon, paco nenie ekzistos en tiu urbo», ŝi memorigas. 

Kiel prezidentino de la komisiono pri Homaj Rajtoj de la Ŝtato Rio, la deputitino denuncis antaŭnelonge la agojn de la civita polico ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj ĉe la Organizaĵo de la Amerikaj Ŝtatoj (OEA). 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }