
16/05/2019
Pluraj centoj da miloj da personoj manifestaciis sur la stratoj de la brazilaj grandaj urboj.
Merkredon vespere, homa tajdo invadis la stratojn de la grandaj urboj de Brazilo, kie centoj da miloj da instruistoj kaj studentoj amase alfluadis por defendi la universitatojn, minacitajn de gravaj buĝetaj detranĉoj.
Laŭ la gazetoj, la mobilizado tuŝis 27 Ŝtatojn de Brazilo, kaj 188 urbojn. Centoj da establaĵoj, publikaj kaj privataj, haltigis la kursojn.
La solaj nombroj liveritaj de la polico estas 20 000 manifestaciantoj en Belemo kaj 15 000 en Braziljo. Sed laŭ la organizantoj, 150 000 personoj manifestaciis en San-Paŭlo, 70 000 en Salvadoro, 20 000 en Kuritibo kaj 15 000 en Bel-Horizonto.
En Rio, dekoj da miloj da personoj invadis la centron, kaj la aeraj bildoj de la televidoj estis impresaj, kiel en San-Paŭlo. La manifestaciantoj respondis la alvokon de siaj sindikatoj por protesti kontraŭ la buĝetaj detranĉoj de la federalaj universitatoj ĝis 30%.
De Teksaso, kie li devis ricevi premion de la Komerca Ĉambro Usono-Brazilo, la prezidento Bolsonaro menciis la manifestaciantojn, priskribante ilin kiel «kelkajn utilajn idiotojn manipulatajn de sperta malplimulto, kiu konsistigas la koron de la federalaj universitatoj en Brazilo». Tiuj diroj estis ricevitaj kun kolero en la sociaj retoj.
La tutan tagon, la polica ĉeesto estis tre diskreta. Tamen, komence de la vespero, aŭtobuso estis flamigita en Rio-de-Ĵanejro, kaj du aliaj incidentoj estis raportitaj, en tiu urbo kaj en Porto Alegre. Tie, la polico disigis la manifestaciantojn per larmigaj gasoj.
«Ni ne kulpas pri la nuna buĝeta detranĉo»
La antaŭnelonga anonco pri buĝeta detranĉo ĝis 30% de la subvencioj al la federalaj universitatoj fare de la ministro pri Edukado, Abraham Weintraub, estigis viglajn reagojn en sektoro jam difektita pro manko de rimedoj.
Komence, la ministro anoncis, ke tiu aranĝo koncernas tri universitatojn, akuzatajn pri politika agitado, sed poste li ĝeneraligis ĝin.
Rektoroj engaĝiĝis eksplikante, ke tiuj buĝetaj detranĉoj minacas je paralizado la federalajn universitatojn. Pasintsemajne, la anonco pri interrompo de la pago de la stipendioj pri magistro kaj doktoreco en scienco kaj homa scienco akrigis la konflikton.
En la Ĉambro de la deputitoj, la ministro pri Edukado pravigis tiujn aranĝojn. «Ni ne kulpas pri la nuna buĝeta detranĉo», li asertis, «la buĝeto estis ellaborita de la antaŭaj registaroj. Ni tute ne kulpas pri la ruiniĝo de la baza edukado en Brazilo».
De post la alveno ĉe la potenco de Jair Bolsonaro, la sektoro de instruado estis privilegia tereno de ĉasado kontraŭ «kultura marksismo». Tiu registaro ja estas decidita elimini ĉian supozatan maldekstran fivarbadon de la studentoj en la klasĉambroj.
Temas pri la unua nacia protestmovado kontraŭ la ekstremdekstra prezidento Jair Bolsonaro de post lia alveno ĉe la potenco en januaro. Tiu amasa protestado transiris la temon pri edukado por kritiki ankaŭ la pilierojn de lia politiko: permeso de armilporto kaj reformo de la emeritiĝo.
