Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 mai 2019 3 29 /05 /mai /2019 14:56

29/05/2019

Bildo: «SOLIDARECO SEN LANDLIMOJ»

Tambura frapado estis aŭdebla, ĝuste antaŭ la eŭropa parlamento, por rifuzi faŝismon en Belgio kaj Eŭropo. Ĉirkaŭ 5 000 personoj manifestaciis. Tio estis reago al la populisma kaj ekstremisma ekkresko, observata dum la eŭropa baloto, kaj aparte al la flandra ekstremdekstra partio Vlaams Belang...

«Ni mobiliziĝas kontraŭ ekstremdekstro, kaj en la parlamento, kaj en la registaro, sur la stratoj, en la laborlokoj, la lernejoj…. Kiam ekstremdekstro havas publikan rolon, en iu ajn loko, ni ĉeestas por rezisti» eksplikas Sixtine Van Outryve, aktivulino de STAND-UP, Koalicio kontraŭ ekstremdekstro kaj faŝismo.

La alvoko al manifestacio estis lanĉita en la sociaj retoj kelkajn horojn post la rezultoj de la eŭropa baloto, en kiu la Nacia kolektiĝo de Marine Le Pen kaj la Ligo de Matteo Salvini alvenis ĉe la unua rango en Francio kaj Italio. En Flandrio, la alveno ĉe la dua pozicio de la Vlaams Belang, kondukita de Tom Van Grieken ĵus malantaŭ la flandraj naciistoj, aparte ŝokis la belgajn organizaĵojn kontraŭ-faŝismajn :

«La rezultoj de tiuj balotoj, estas la rekta konsekvenco de jardekoj da politikoj de la registaro, de la novliberalaj, seksismaj, rasismaj politikoj kaj rasismaj konceptoj en la socio» eksplikis  Sixtine Van Outryve, de STAND-UP.

Al la manifestacianto, partoprenis kompreneble Belgoj, Valonoj kaj flandroj, sed ankaŭ aliaj naciecoj, ĉiuj unuiĝintaj kontraŭ ekstremdekstro, kaj eŭropaj deputitoj kiel Marie Arena, soci-demokrata belga eŭrodeputitino.   

La manifestaciantoj poste paŝadis al la sidejo de la Eŭropa komisiono, enkadrigita de gravaj sekurecaj fortoj. Tiu manifestacio estis pacema, nenia incidento okazis. 

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }