Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 mai 2019 2 14 /05 /mai /2019 15:47
Jawad Jalali (EPA-EFE)

14/05/2019

Bildo: Anisa Mangal, patrino de la ĵurnalistino kaj afgana politika konsilistino Mina Mangal, estas afliktita sur ŝia tombo, la 12an de majo.

Mina Mangal, afgana ĵurnalistino kaj politika konsilistino, kiu luktis por la virinaj rajtoj en la lando, estis pafmurdita dumtage, kelkajn tagojn post kiam ŝi deklaris, ke ŝia vivo estas en danĝero.

Mina Mangal estis pafmurdita sabaton matene en publika loko, dum ŝi iris al sia laboro en la ĉefurbo, Kabulo.

Nasrat Rahimi, porparolanto de la ministrejo pri Internaj aferoj deklaris, ke unu aŭ pluraj atakantoj forfuĝis, sed neniu respondecis pri la atako. La polico deklaris, ke ĝi ne ankoraŭ scias, ĉu tio estas terorisma atenco, aŭ ĉu la murdisto estas konatulo de Mina Mangal.

La aktivulinoj pri virinaj rajtoj esprimis sian ĉagrenon kaj koleron pro la fakto, ke S-ino Mangal ne estis pli bone protektata de la aŭtoritatoj, kvankam ŝiaj timoj pri sekureco estis konataj de la registaro.      

«Tiu virino jam sciigis, ke ŝia vivo estas en danĝero. Kial nenio okazis? Ni bezonas respondojn», deklaris Wazhma Frogh, afgana advokato pri Homaj rajtoj kaj defendanto de la virinaj rajtoj, en mesaĝo publikigita en Tvitero. Frogh deklaris, ke Mina Mangal afiŝis antaŭnelonge en Fejsbuko, ke ŝi timas pri sia vivo, kaj ricevas minacojn.

Mina Mangal estis eks-ĵurnalistino tre estimata, kiu laboris por "Tolo TV", la plej granda privata radio en Afganio, kaj por la televidkanaloj Ŝamŝad kaj Lemar. Ŝi ankaŭ fariĝis antaŭnelonge kultura konsilistino ĉe la malalta ĉambro de la nacia afgana parlamento. 

https://www.afrikmag.com/afghanistan-une-journaliste-et-militante-des-droits-des-femmes-abattue-en-plein-jour/

(...)

Regreso 

De post la komenciĝo de la 2000aj jaroj, multaj murdoj kaj agresoj okazis en Afganio kontraŭ virinoj, kiuj okupas publikajn postenojn aŭ kontraŭ intelektulinoj. Kelkfoje kulpas ultra-konservativaj politikaj grupoj, sed kelkafoje ankaŭ la komunumo, aŭ eĉ parencoj de la viktimoj.

Espero okazis post la defalo de la ultra-religia reĝimo en 2001 -  kiu malpermesis al ili lernejon kaj laboron, kaj trudis ilin surhavi burĥon -, sed de post kelkaj jaroj, la situacio de la afganaj virinoj difektiĝas denove.

La demando pri defendo de iliaj rajtoj estis tute ignorata de la intertraktadoj antaŭnelonge komencita inter la usonaj fortoj kaj reprezentantoj de la Talibanoj. Nenio indikas, ke ili evoluis pri tiu temo.

Kelkajn tagojn post la murdo de Mangal, unu el iliaj sinmortigaj taĉmentoj atakis en Kabulo la lokojn de la Neregistara Organizaĵo Counterpart International, mortigante almenaŭ kvin personojn. Inter la kaŭzoj proklamitaj de la agreso, la porparolanto  de la Talibanoj elvokis «malutilajn» okcidentajn aktivaĵojn de la NRO, kaj la fakton, ke ĝi «promocias geajn rilatojn inter viroj kaj virinoj».

Krome, 18 ĵurnalistoj estis mortigitaj en Afganio dum la 16 lastaj monatoj.

https://information.tv5monde.com/terriennes/en-afghanistan-l-ex-journaliste-mina-mangal-assassinee-les-droits-des-femmes-vises-300004  

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }