Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 avril 2019 2 02 /04 /avril /2019 21:12

03/04/2019

Venezuelo: La represiaj fortoj kaj paramilitaj grupoj subpremas la protestojn kontraŭ la kolapso de la publikaj servoj.

Fronte al la kolapso de la elektro-sistemo, kiu intensigas la suferojn de la venezuela popolo, la registaro reagis per represio kaj uzado de paramilitaj grupoj por ĉesigi la manifestaciojn.

http://www.laizquierdadiario.com.ve/Fuerzas-represivas-y-grupos-paraestatales-reprimen-protestas-por-el-agua-y-la-electricidad

https://www.youtube.com/watch?v=VdlURTUcRyM

Federico Parra / AFP

02/04/2019

Bildo: Venezuelanoj atendas kun kanistroj, por akiri akvon de la montaro El Ávila en Karakaso.  

La elektro-interrompoj daŭre okazas preskaŭ ĉie en la lando. Tiomgrade, ke Nicolas Maduro ordonis planon de elektro-porcisistemo dum 30 tagoj. La venezuelanoj estos devigataj vivi dum monato kun intermita kurento. Kaj sen kurento, la malabundoj multobliĝas. Aparte la malabundoj de trinkebla akvo, ĉar la pumpiloj ne plu funkcias de antaŭ tro longe por esti relanĉitaj. La rezervujoj malpleniĝas kaj la Venezuelanoj provas provizi sin per ĉiaj rimedoj. En Karakaso, ili impetas al la sola natura akvofonto: la monto El Ávila, kiu superas la urbon. 

Post tri horoj da atendo, José Antonio povas finfine meti sian kanistron sub la malabundegan akvofluon, kiu eliĝas de tubo el la monto El Ávila.

«Mi venas dufoje semajne kun kvar kanistroj 15-litraj», li eksplikas.

Li loĝas en popola kvartalo dek kilometrojn for de tie, kie akvo mankas de post la unua granda elektro-interrompo pasintan 7an de marto. «Mi ne havas akvon por kuiri, lavi min, mi nenion plu povas fari, nenion. Ĉio kolapsas». 

Malantaŭ li, la aŭtovojo, kiu borderas El Ávila estas blokita de miloj da veturiloj, kiuj vicumas. Laŭ Soraya, pluraj akvofontoj de la monto estas la lastaj, kiuj provizas neinfektitan akvon en Karakaso. «La akvo de El Ávila estas la plej pura. Ĝi estas kristala, venas de supre, ĝi estas trinkebla. Nu, ĝi taŭgas al homa konsumado».

Proksime de ŝi, Angélique indignas, ke ŝi estas devigata foroferi la tagon de siaj tri filinoj por porti la kanistrojn. «Ĉu vi trovas normale, ke tiuj infanoj, kiuj eĉ ne estas 15-jaraj, trapasas la tutan tagon serĉi akvon prefere ol restadi hejme spekti televidon, sporti aŭ praktiki iajn ajn ekster-lernejajn aktivecojn? Kion ni spertas estas maljusta».

Kaj nenio ebligas konjekti plibonigon. Dum José Antonio detiras finfine sian kanistron, la trafiklumo kelkajn metrojn for estingiĝas por la ioma interrompo.

11/03/2019

Venezuelo: longdaŭra elektro-paneo kun katastrofaj konsekvencoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/03/venezuelo-longdaura-elektro-paneo-kun-katastrofaj-konsekvencoj.html

31/01/2019

Alvoko de 235 venezuelaj organizaĵoj pri defendo de sociaj kaj Homaj rajtoj: «Ne ignoru la voĉon de la venezuela popolo»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/01/alvoko-de-235-venezuelaj-organizajoj-pri-defendo-de-sociaj-kaj-homaj-rajtoj-ne-ignoru-la-vocon-de-la-venezuela-popolo.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }