Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 avril 2019 3 03 /04 /avril /2019 21:31
Foto: Manuel Martinez

03/04/2019

Virino nigra kaj samseksema estis ĵus elektita ĉe la urbodomo de Ĉikago: tio estas senprecedenca. Lori Lightfoot venkis, mardon 2an de aprilo, fronte al sia rivalino, alia Afrik-usonanino. Por la unua fojo, ŝi akiras balotan mandaton.

Nigra virino, malkaŝe samseksema kaj urbestrino de Ĉikago, Lori Lighfoot faras la historion. Ŝi adresis siajn unuajn vortojn al sia oponulino, Toni Preckwinkle, ankaŭ Afrik-usonanino: «Dum tiu kampano, Toni kaj mi estis rivaloj, sed niaj diferencoj ne estas gravaj, ŝi alparolis la homamason. Nun la kampanjo finiĝis, kaj mi scias, ke ni laboros kune por la urbo, kiun ni amas».

«Hodiaŭ, aldonis la elektitino, vi faris pli ol skribi la historion, vi kreas movadon por la ŝanĝiĝo». Neniam, Lori Lighfoot estis antaŭe elektita. Tio estas ŝia unua mandato. La nova urbestrino de la urbo intencas lukti por pli da socia justico kaj deklaris, ke ŝi volas meti finon al la koruptado, repacigi la policon kun la junularo de la kvartaloj, kie vivas nigruloj, kaj solvi la sekurecajn problemojn.

Ŝi anoncis, ke ŝi faros de Ĉikago urbon, kiu akceptos la migrantojn.

Kaj ŝi konkludas: «Ni faros de Ĉikago, urbon kie la haŭtkoloro ne gravas, kie oni povas ami iun ajn, kondiĉe ke tiu amo venas de la koro». Ŝi tiam brakumis sian filinon, kaj interŝanĝis rapidan kison kun sia edzino.

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }